Biosfera rezervejo Río Plátano
Biosfera rezervejo Río Plátano | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
![]() | ||
Rivero Plátano | ||
Lando | ![]() | |
Tipo | Natura heredaĵo | |
Kriterioj | vii, viii, ix, x | |
Fonto | 196 | |
Regiono** | Centra Ameriko | |
Geografia situo | 15° 44′ 40″ N, 84° 40′ 30″ U (mapo)15.744444444444-84.675Koordinatoj: 15° 44′ 40″ N, 84° 40′ 30″ U (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1982 (6-a sesio) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Honduro | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La biosfera rezervejo Río Plátano en Honduro etendiĝas sur ca. 5000 km² ekde la kariba marbordo ĝis la supermara nivelo de 1326 m. Ĝi ampleksiĝas al la gubernio de 'Gracias a Dios', 'Colón' kaj 'Olancho'. Ĝi abundas je plantoj kaj bestoj (i.a. arao, jaguaro, pumo, tapiro).
Ene de la nacia parko ĉ. 2000 Miskito- kaj Peŝ-indiĝenoj sukcesis konservi sian tradician vivmanieron.
En la jaro 1969 oni submetis la regionon je medioprotektado. Ekde 1982 la biosfera rezervejo ankaŭ estas ero de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO. Ekde 1996 Unesko metis ĝin pro la multeco de minacoj sur la Ruĝan Liston de la Monda Heredaĵo. Precipe temas pri minacadoj pro:
- neleĝa arbofaligado (mahagono) kaj brulsenradikigo,
- terkulturo kaj brutobredado en la sudo kaj okcidento de la parko,
- planado de la akvoelekra centralo Patuca II en la proksimeco,
- enkonduko de fremdaj bestaj kaj plantaj specoj,
- nesufiĉa mastrumado.
En 2007 la mondheredaĵa komitato decidis ellistigi la parkon, ĉar intertempe efikas la protektrimedoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enlistigo kiel monda heredaĵo angle
- World Conservation Monitoring Centre Arkivigite je 2008-02-09 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Vojaĝinformo inkluzive mapo[rompita ligilo] germane