Biota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biota
Biota palacio de los condes de Aranda,fachada frontal.prov Zaragoza.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50695 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 874  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 1° 11′ U (mapo)42.2612817-1.188461Koordinatoj: 42° 16′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 128,796556 km² (1 287 9.6 556 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Biota
Situo de Biota

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Biota, Zaragoza [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Biota [BJOta] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ loĝata Malpica de Arba dum la somero de 2006.

Ĝia municipa teritorio estas en la centra parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Arba de Luesia, nome unu de la du brakoj de la rivero Arba, dum parto de la okcidenta limo kun Ejea de los Caballeros estas formata de la rivero Farasdués, alfluanto de Arba de Luesia. En ĝia teritorio estas la Akvorezervejo de Sankta Bartolomeo, nome malgranda akvostokejo devena de la Kanalo de Bardenas. Estas ankaŭ la Rigardejo Poyad, je malpli ol 12 km de la loĝloko en direkto al Malpica de Arba ekde kie eblas kontemplado al ampleksa panoramo de la teritorio de Biota.

Ĝi limas norde kaj nordokcidente kun Uncastillo, okcidente kun Sádaba, oriente kun Luesia y Asín kaj sude kun Ejea de los Caballeros, komarka ĉefurbo. En la municipa teritorio estas inkludita ekde 1971 la iama municipa teritorio kaj loĝloko Malpica de Arba.

La loĝloko Biota (485 msm) estas je 96 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata per loka ŝoseo kun Uncastillo nordoriente kaj kun la regiona ŝoseo A-127 kiu komunikas kun Ejea de los Caballeros sude kaj Sádaba norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Turo ĉe la Palaco de la Vicgrafo de Biota (Biota-Zaragoza).
Okcidenta pordego de la Preĝejo de Sankta Mikaelo de Biota.

La areo estis loĝata de araboj. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Biota estas sur strategia loko, ĉe vadejo de la rivero Arba kie estis fortikaĵo aŭ kastelo de kiu oni konservas defendoturon. Ĉirkaŭ tiu kastelo (nuna turo apuda al la nomita Palaco de la Vicgrafo de Biota aŭ de la Grafoj de Aranda) oni kreis setlejon loĝatan el la jaro 1091, kiam la reĝo Sanĉo Ramírez de Aragono nomumis ties posedanto na Fortún Aznárez, kiu zorgis pri reloĝado de la loko. La kastelo kaj la loĝloko apartenis ekde la jaro 1169, al la familio Urrea, kiel Senjoroj de Biota, kaj post generacioj en la 15-a jarcento kiel de Vicgrafoj de Biota, titolo kiu venis al la Grafoj de Aranda, en la 16-a jarcento.

Fine de la 18-a jarcento, la grafoj de Aranda vendis la kastelon kaj la titolon de Vicgrafo de Biota al hidalgo Matías Landáburu y Saloa, kiu en 1772 ekkonstruis la palacon aktuale konservita en Biota. En 1995, la Palaco estis vendita fare de siaj lastaj posedantoj al la municipo Biota kontraŭ simbola prezo.

Jam en la 20-a jarcento, nome la 30an de decembro 1915 alvenis fervojo nome la fervoja linio de Sádaba al Gallur, kiu funkciis ĝis la 8 de julio de 1970.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Biota: oni malaltiĝis el 1 736 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 874 loĝantoj; do, oni perdis pli ol duono de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Biota inter 1842 kaj 2022:[1]

Demografia evoluo[2]
1842 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2001 2022
540 1135 1132 1092 1142 1198 1472 1589 1715 1713 1736 1601 1510 1306 1200 1135 874

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

Suda flanko kaj sonorilturo de la Preĝejo de Sankta Mikaelo de Biota.
  • Palaco de la Vicgrafo de Biota aŭ de la Grafoj de Aranda kaj Mezepoka Turo estas konstruaĵo de baroka stilo kun apuda turo apartenanta al la iama mezepoka kastelo. La turo iĝis Interpretejo pri la loka historio kaj la Palaco estas hejmo de diversaj aktivaĵoj kiel Turisma Oficejo, porinfana ludoteko, ekspoziciejoj.
  • La preĝejo de Sankta Mikaelo estas de romanika stilo de la 12-a jarcento, ununava kun fasadoj elstare ornamitaj per skulptaĵoj atribuitaj al la nomita Majstro de San Juan de la Peña o de Agüero.
  • La Paroĥeja Muzeo oni konservas liturgiajn pecojn de diversaj epokoj, same kiel verkon de Vicente Berdusán dediĉitan al Sankta Akacio.
  • La preĝejo de la Virgulino estis romanika preĝejo de la 12-a jarcento kiu estis malkonstruita por la konstruado de la Palaco; el tiu oni konservas nur kelkajn restaĵojn de la suda pordego.
  • Neĝujo de tradicia arkitekturo, de la 17-a jarcento, en la ekstera zono de la murego de la iama kastelo.
  • La Akvobaraĵo de Cubalmena estas konstruaĵo de romia deveno je ĉirkaŭ 3,5 km de Biota en direkto al la Kuŝejo Bañales. Ĝi utilis por akvoliverado al la menciita kuŝejo kiu estis iama romia urbo de nekonata nomo kiu estas en la municipa teritorio de Uncastillo kaj tre proksima al Layana.
  • "Bustum" de Sankta Georgo estas konstruaĵo de romia deveno je ĉirkaŭ 8 km de Biota, inter la Akvorezervejo Sankta Bartolomeo kaj Farasdués. Estis strukturo por kremacio de mortintoj datita en la 1-a jarcento n.e., kiam estis ofta tiu funebra praktiko.
  • La Turoj de El Bayo estas en la proksimeco de la koloniaj loĝlokoj Bardenas kaj El Bayo. Estas restaĵoj de serio de konstruaĵoj de iama cistera monaĥejo samnoma detruita kaj abandonita fine de la 14-a jarcento.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]