Saltu al enhavo

Birago Diop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birago Diop
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1906 (1906-12-12)
en Dakaro
Morto 25-an de novembro 1989 (1989-11-25) (82-jaraĝa)
en Dakaro
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Senegalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater École nationale vétérinaire de Toulouse (en) Traduki (1929–1933)
Lycée Cheikh Omar Foutiyou Tall (en) Traduki (1921–1928) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato • kolektisto de fabeloj • bestokuracisto • verkisto • poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Birago Ismael DIOP (n. la 11-an de decembro 1906 en Ouakam, Dakaro, Franca Okcidenta Afriko ; m. la 25-an de novembro 1989 en Dakaro, Senegalo) estis senegala poeto, verkisto, rakontisto kaj dramisto kaj folkloristo, kiu kolektis afrikajn popolrakontojn. Dum sia vivo, li estis konsiderata unu el la plej elstaraj franclingvaj verkistoj en Afriko same kiel de la literatur-filozofia movado Négritude. [1][2]

Li estis inter la unuaj, kiuj kolektis la antaŭe plejparte ignoratan parolan literaturon kaj tradukis ĝin en la francan, kaj ankaŭ reverkis pliajn fablojn kaj fabelojn bazitajn sur tiuj tradiciaj. Inter la plej konataj ekzemploj estas liaj kolektoj Les contes d'Amadou Koumba (1947) kaj Nouveaux contes d'Amadou Koumba (1958), en kiuj la limo inter lia propra poezio kaj la tradicio jam ne estas distingebla.

okcident-afrika rakontisto, aŭ Grioto

En Parizo, en 1942, li verkis Rakontojn de Amadu Kumba (eldonita en 1947), kiu jam indikas lian inklinon al la parola tradicio de la griotoj, la popularaj rakontistoj, kiujn li daŭre aŭskultis dum sia tuta vivo. Respektema al la parola tradicio, li montris grandan originalecon en Novaj Rakontoj de Amadu Kumba (1958) kaj Rakontoj kaj Lavanoj (1963); lia poemaro Leurres et Lueurs (1960) estas profunde trapenetrita de franca kulturo kune kun pure afrikaj fontoj de inspiro.

La Spiro de la Prapatroj svingas himnon al nigruleco, kiu rondiras ĉirkaŭ implica deziro konigi, aprezi kaj rehabiliti praulajn valorojn de sia kontinento, kiu estas turmentata de malfacilaĵoj pro koloniigo kaj la detruo de kulturaj elementoj.

Lia diplomatia kariero post la sendependeco de Senegalo kaj lia reveno al sia profesio kiel bestokuracisto en Dakaro ne malhelpis lian esploradon pri tradicia afrika literaturo, sed li deklaris, ke li "rompis sian plumon". Tamen, li publikigis Plume raboutée kaj kvar aliajn volumojn de memuaroj de 1978 ĝis 1989.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2002) “Birago Diop's Poetic Contribution to the Ideology of Negritude”, Research in African Literatures 33 (4), p. 101–123.
  2. ↑ "Birago Diop, 83, Poet, Novelist and Diplomat", The New York Times, 29 November 1989.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]