Buckten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Birch (Buckten))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Buckten (stacidomo).
Buckten
Blazono de Buckten
Buckten, venante de Känerkinden
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 24′ 36″ N 7° 50′ 41″ O / 47.41000 °N, 7.84472 °O / 47.41000; 7.84472 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 36″ N 7° 50′ 41″ O / 47.41000 °N, 7.84472 °O / 47.41000; 7.84472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 689
Areo 1,99 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 4446
Komunumkodo 2843
Mapo de Buckten
vdr

Buckten estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 689 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buckten situas norde de la monto Hauenstein, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro, ĉe la bordo de la rivero Homburgerbach, alfluanto de Ergolz. La ĉefsetlejo etendiĝas en la valfundo laŭlonge de Homburgerbach kaj la kantona ĉefvojo n-ro 2 al la pasejo. La setlejkerno de Bukckten komplete kunkreskis kun la najbara vilaĝo Känerkinden. Al la komunumo korme apartenas en oriento al setlejoj Wannenweid kaj Wannenegg kaj en nordoriento Birch kaj Talweid.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Buckten limas en nordo al Rümlingen, en oriento al Häfelfingen, en sudo al Läufelfingen, en okciento al Känerkinden, kaj en nordokcidento al Wittinsburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buckten situas ĉe la malnova Hauensteinlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sissach al Olten kaj estas servata en duonhora kadenco de la regionaj trajnlinioj S9 kaj S3.

La komunumo situas ĉe la vojo al la Suba Hauensteinpasejo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas proksimume 6 kilometrojn okcidente en Diegten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buckten datiĝas el la jaro 1266 kiel Butuchon.

En mezepoko la vilaĝo unue apartenis al la senjorujo Frohburg kaj poste en la 13-a jarcento al la senjorujo Homburg, kiu en la jaro 1305 estis aĉetita de la episkopo de Bazelo kaj en la jaro 1400 transiris al la urbo Bazelo. Ĝis la Helveta Revolucioen la jaro 1798 la vilaĝo apartenis al la voktejo Homburg. Post la Bazela Kantondisiĝo la komunumo en la jaro 1833 fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]