Birda Monteto (Caen)
Colline aux Oiseaux | ||
---|---|---|
Rozejo kaj monteto en la fono
| ||
verda spaco | ||
Situo | ||
Geografia situo | 49° 11′ 52″ N, 0° 23′ 30″ U (mapo)49.197901-0.391549Koordinatoj: 49° 11′ 52″ N, 0° 23′ 30″ U (mapo) | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Caen | |
Urboparto | La Folie Couvrechef | |
Geografio | ||
Areo | 17 hektaroj | |
Akvejo | Artefarita lago | |
Trajtoj | ||
Kreo | 1994 | |
Tipo | Flora kaj pejzaĝa parko | |
Vizitado | 388 794 vizitantoj (2003) | |
Vidindaĵoj | Rozejo, vegetala labirinto | |
Interreta ligilo | Retejo de Caen | |
La Birda Monteto (france Colline aux Oiseaux) de Caen estas verdozono kun areo de 17 hektaroj, situanta norde de la periferia bulvardo de la urbo, en la kvartalo La Folie Couvrechef kaj en la proksima najbareco de la Memoriga muzeo de Caen. Ĝi estis inaŭgurita en 1994.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1923, la komunumo aĉetis terenon sude de la vilaĝeto La Folie por starigi tie rubodeponejon[1]. Dum kvindek jaroj, la hejmaj ruboj de la urbo estis disĵetitaj tie kaj iom post iom formiĝis du montetoj 35 kaj 25 metrojn altaj[1]. Post la dua mondmilito, novaj kvartaloj, kiaj Le Chemin Vert aŭ La Folie-Couvrechef, estis kreitaj ĉe la periferio de Caen por alfronti signifan kreskon de la loĝantaro kaj la rubodeponejo baldaŭ troviĝis ĉe la sojlo de la urbo.[2]. En januaro 1973, la ruboforbruligejo de Colombelles estis enservigita[3] kaj Franck Duncombe, nomumita en 1971 vic-urbestro por naturmedio, decidis transformi la malnovan rubodeponejon, fariĝinta senutila pro la nova ekipaĵo, en publikan ĝardenon.
La loko estis fine inaŭgurita en 1994 okaze de la memorfesto por la 50-a datreveno de la Elŝipiĝo en Normandio[1]. La originala kaj sukcesa plibonigo igas ĝin privilegia loko por familioj. La parko estas plilongigita oriente per la valo de la Memoriga muzeo de Caen, verdozono konstruita super malnovaj minejoj de ŝtono de Caen.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]- La granda rozejo.
- La labirinto.
- La miniatura Normandio.
- La ĝardeno de ĝemelurboj.
- Ĝardeno de Frankonio
- Ĝardeno de Devon
- Ĝardeno de Tieso
- Ĝardeno de Alexandria
- La panoramo
- La besta korto (kaproj).
- La bestoĝardeno (regionaj hejmaj rasoj)
- La ĝardeno de Francio enhavas plurajn urbajn ĝardenojn en la regiono, inkluzive de:
- Ĝardeno de Deauville
- Ĝardeno de Hérouville-Saint-Clair
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Rozejo
-
La vegetala labirinto
-
Ĝardeno de Alexandria
-
Ĝardeno de Devon
-
Ĝardeno de Tieso
-
Ĝardeno de Frankonio
-
Miniatura Normandio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 [Ville de Caen https://caen.fr/histoire-de-la-colline-aux-oiseaux]
- ↑ La France défigurée, 12 marto 1972 Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine (video)
- ↑ Rémy Desquesnes, Caen 1900-2000 : un siècle de vie, Fécamp, Éditions des Falaises, 2001, p.193
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Colline aux Oiseaux en la franca Vikipedio.