Birdo Zizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birdo Zizo
mita birdo
Informoj
vdr

Birdo Zizo (hebree זיז) estas giganta birdo menciita en la bibliaj (aŭ biblia mitologio), eble en Psalmoj, simila al grifo aŭ al ansergrifo, tiom granda ke ĝi kapablas obskurigi la sunon. Ĝi prezentiĝas kiel giganta besto aŭ modela monstro. Rabenoj, kulturantoj pri Kabalo, diris ke Zizo estas komparebla al la persa Simurgo: la modernaj esploristoj ĝin similigas ankaŭ al Anzu aŭ al la arkaika Fenikso.[1]

Behemoto (surtere), Zizo (surĉiele) kaj Levjatano (subtere).

Aperas, en la Biblio, nur unu mencio en la psalmo 50,11: “Mi konas ĉiujn birdojn de la montoj kaj ‘Zizo Saday ‘estas la mia”; [2]; kaj eble en la psalmo 80, 13-14.

La birda nomo Zizo aperas en la Kabalo. Laŭ iuj, ĝi aperas klare nur en la juda mitologio: en la vera kaj propra biblio ĝi estas tradukebla ankaŭ per aliaj nocioj.

Sume, kune kun Levjatano (reĝo de fiŝoj) kaj Behemoto, Zizo estas komentata en la juda mitologio kiel la kreitaĵo plej eksterordinara kiu vivas sur la tero kaj reprezentas la ĉielon.

Laŭ iuj ĝi estas besto unika, sed laŭ aliaj ĝi dekomence demetis ovon kiu malfermiĝos en la tago de la Lasta juĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Louis Ginzberg. The Legends of the Jews. Philadelphia: Jewish Publication Society of America, 1913.
  • Bŭtorf, Johannes (1603). Synagoga Judaica. Basel: Sebastianus Henricpetrus. pp. 36, 335, 649–654.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Behemoto, Lavjatano kaj Zizo estis tradicia dekoracia motivo preferata de rabenoj vivantaj en Germanio.
  2. Tamen multaj modernaj biblioj tradukas la versegon sen alestiĝi Zizon.