Birdokapa Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Birdokapa duoninsulo)

La Birdokapa Duoninsulo, en angla Bird's Head, en indonezia Kepala Burung, en nederlanda Vogelkop PeninsulaDoberai Peninsula, estas granda duoninsulo kiu formas la plej nordan parton de la insulo Novgvineo kaj de la provinco Okcidenta Papuo, de Indonezio.

Loko kaj geografio[redakti | redakti fonton]

La Birdokapa Duoninsulo formas la plej nordan parton de la insulo Novgvineo. Oriente estas la Golfo Sarera kaj sude la Golfo Bintuni. Okcidente, tra la Dampiera Markolo estas la insulo Vaigeo de la Rajampatoj, kaj la insulo Batanta kuŝas ĝuste ĉe ties nordokcidenta pinto. La sudo de la duoninsulo estas la Duoninsulo Bomberai.

Tiu duoninsulo estas ĉirkaŭ 200 por 300 kilometrojn, kaj estas bio-geografie diversa, enhavanta marbordajn ebenaĵojn sude. La Arfakaj Montoj estas 3000-metralta montoĉeno kiu troviĝas oriente. Iom pli mallonga ol la Arfaka Montoĉeno, la Tamrau Montoj troviĝas norde. Bon Irau, 2420-metralta monto, troviĝas en la Tamrau Montoj kaj estas la plej alta monto. La plej alta monto de la Birdokapa Duoninsulo estas Pegunungan Arfak. Ĝi estas 2920 metrojn alta kaj estas situanta ĉe 24 mejlojn sudokcidente de Manokŭari.[1]

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]