Birdokonservado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La formorton de la Malhela marborda ammodramo kaŭzis habitatoperdo.

Birdokonservado estas fako en la scienco de konservad-ekologio rilata al minacataj birdoj. Homoj havis profundan efikon sur multaj birdospecioj. Unu el cent specioj iĝis formortinta en historiaj tempoj, kvankam la plej dramaj hom-kulpaj formortoj okazis en la Pacifiko kiam homoj koloniigis la insulojn de Melanezio, Polinezio kaj Mikronezio, dum kiuj laŭtakse 750-1800 specioj de birdoj iĝis formortintaj.[1] Laŭ Instituto Worldwatch, multaj birdopopulacioj nuntempe malkreskas tutmonde, kun 1 200 specioj alfrontantaj formorton en la venonta jarcento.[2] La plej granda citita kialo mencias habitatoperdon.[3] Aliaj minacoj inkludas troan pafĉasadon, hazardan morton pro kontraŭstrukturaj kolizioj, troan flankan fiŝkaptadon, poluon, konkuradon kaj predadon fare de neindiĝenaj invadaj specioj,[4] naftoellasiĝoj, uzado de insekticidoj kaj klimata ŝanĝo. Registaroj, kune kun multaj porkonservadaj neregistaraj organizaĵoj, laboras por protekti birdojn laŭ diversaj manieroj, inkluzive de leĝaro, habitatokonservado kaj restaŭrado de birdovivejoj, kaj establantaj kaptopopulaciojn por reenmetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steadman D, (2006). Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds, University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7.
  2. Worldwatch Paper #165: Winged Messengers: The Decline of Birds. Worldwatch Institute. Alirita 2006-07-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-07-17. Alirita 2011-08-28.
  3. Help Migratory Birds Reach Their Destinations. Arkivita el la originalo je 2006-06-30. Alirita 2006-07-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-30. Alirita 2011-08-28.
  4. Protect Backyard Birds and Wildlife: Keep Pet Cats Indoors. Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 2006-07-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 2011-08-28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]