Birdomanĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝkapa pego ĉe birdomanĝejo.
Psaltriparoj ĉe seba birdomanĝejo
Malplena birdomanĝejo
Eŭroazia Blua paruo manĝas arakidojn ĉe birdmanĝejo pendata en ĝardeno

BirdomanĝejoBirdomanĝujo estas ilo aŭ ujo lokita eksterhejme por provizi manĝaĵon al birdoj. La sukceso de birdomanĝejo en la allogado de birdoj dependas de ties lokigo kaj el la tipoj de semoj ofertitaj, ĉar diversaj specioj havas diferencajn preferojn.

La plej popolaj birdomanĝejoj havigas semojn kiel tiuj de milio, sunfloro, kartamo, kardo kaj kolzo por nutri per semoj la allogotajn birdojn.

Birdomanĝejoj ofte estas uzataj por hejma birdorigardado kaj multaj homoj disponas eĉ retfilmilojn direktitajn al la birdomanĝejo kie birdoj ofte kuniĝas.

Tipoj de birdomanĝejoj[redakti | redakti fonton]

Birdomanĝejoj de semoj estas la plej komuna tipo. Tiuj povas varii laŭ desegno el tuboj al ŝutfumeloj kaj pletoj. Sunflorosemoj aŭ miksitaj semoj estas tre populara por uzo en tiuj birdomanĝejoj kaj ili allogas multajn kantobirdojn kiel kardinaloj, fringoj, paruoj kaj chickadees. Dum plej parto estas desegnitaj por havigi sunflorosemograndajn aĵojn, estas ankaŭ specialaj "birdomanĝejoj por fringoj" kun pli malgrandaj truoj por havigi nur la etajn semojn de Guizotia abyssinica tipo de kardosemo, kiu estas pli preferata de etaj fringoj.

Birdomanĝejoj de kolibroj, pli ol havigi semojn, havigas likvidan nutraĵo por kolibroj laŭ formo de sukera solvaĵo. Bedaŭrinde tiu miksaĵo ofte estas kolorita je ruĝo supozeble "por allogi la birdojn", sed tio estas nenecesa kaj la kolorilo povas esti malsaniga por la birdoj.[1] Birdomanĝejoj de kolibroj devas ankaŭ esti refreŝitaj ofte kaj purigitaj por eviti damaĝon al la birdoj. Kvankam tiuj birdoj trovos birdomanĝejojn sen iu ajn koloro, se oni volas uzi koloron kiel allogilo, estas pli konvena aĉeti birdomanĝejojn kiuj havu kolorigon en iliaj materialoj, pli ol uzi artefaritajn kolorilojn en la miksaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]