Birigui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Birigui estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. La municipo apartenas al Birigui (mikroregiono). La loknomo venis de la indiĝena lingvo kaj signifas: "muŝo kiu ĉiam venas".

Blazono de Birigui
Flago de Birigui

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Birigui en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Placo en Birigui

Birigui situas en suda parto de la lando sur montetaro. Campinas troviĝas 378, San-Paŭlo (urbo) 454, Campo Grande 457, Guarulhos 458, Curitiba 471, Goiânia 527, Braziljo 664, Belo Horizonte 682, Nova Iguaçu 726, Rio-de-Ĵanejro 751, Porto Alegre 975, Salvador de Bahio 1557, Teresina 1977, Maceió 2028, São Luís 2189, Recife 2215, Belém 2217, Manaus 2279, Natalo (Brazilo) 2372 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Birigui estis fondita en 1911, pli frue indianoj vivis ĉi tie. La evoluon helpis la fervojo de Mato Grosso ĝis la Atlantiko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Birigui estis la plej grava centro de la ŝuoproduktado de infanoj en Brazilo kun produktado de 57 milionoj da paroj en la jaro de 2006. Aliaj produktaĵoj de la urbego estas mebloj, vestoj, paperoj, metalurgio. Oni kultivas sukerkanojn en la regiono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Birigui havas humidan subtropikan klimaton. Jare pluvas po 2300 mm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 13 de julio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]