Birkenfeld (Nahe)
Aspekto
Birkenfeld | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Birkenfeld | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Birkenfeld | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06782 | |||||
Poŝtkodo | 55765 | |||||
Aŭtomobila kodo | BIR | |||||
Oficiala Municipokodo | 07134010 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Peter Nauert | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Schneewiesenstraße 21 55765 Birkenfeld | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 7220 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 39′ N, 7° 11′ O (mapo)49.657.1833333333333Koordinatoj: 49° 39′ N, 7° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 410 m | |||||
Areo | 13,58 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-birkenfeld.de/ | |||||
Birkenfeld - prononco [BIRknfelt], laŭvorte "betula kampo" - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Birkenfeld de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj estas administra sidejo de la distrikto. Krome ĝi estas sidejo de samnoma komunumaro kaj plenumas administrajn servojn por la ĉirkaŭaj unuopaj komunumoj. La urba teritorio kovras areon de 13,58 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 7220 loĝantojn.
Birkenfeld apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"]. Ĝis la jaro 1937 la urbo kaj sia ĉirkaŭaĵo apartenis al la grandduklando kaj poste Libera Ŝtato Oldenburgio en norda Germanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]