Birmenstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Birmenstorf
Blazono de Birmenstorf
Birmenstorf
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47°27′50″N 8°15′0″O  /  47.46389°N, 8.25°O / 47.46389; 8.25 (Birmenstorf)Koordinatoj: 47°27′50″N 8°15′0″O  /  47.46389°N, 8.25°O / 47.46389; 8.25 (Birmenstorf)
Nombro de enloĝantoj 2490
Areo 7,80 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 5413
Komunumkodo 4024
Mapo de Birmenstorf

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Birmenstorf estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2490 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.(Ne miksu Birmenstorf en Kantono Argovio kun Birmensdorf en Kantono Zuriko!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Birmenstorf situas ĉe la orienta bordo de la suba parto de la rivero Reuss. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Birmenstorf mem la setlejoj kaj vilaĝetoj Lindmühle, Muntwil, Müslen kaj Oberhard kaj diversaj nove konstruitaj kvartaloj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komonumo Birmenstorf limas en nordo al Gebenstorf, en oriento al Baden, en sudoriento al Fislisbach kaj la badena eksklavo Rütihof, en sudo al Wohlenschwil, en sudokcidento al Birrhard, kaj en okcidento al Mülligen kaj Windisch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de la alveturejo de la svisa aŭtovojo A1 en Dättwil (urbo Bade al Brugg kaj estas ligita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinio, unu tra Baden al Würenlos, la alia al la stacidomo Mellingen-Heitersberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Birmenstorf datiĝas el la jaro 1146 kiel Birbovermesdorf.

En mezepoko Birmenstorf estis posedaĵo de la Monaĥejo Königsfelden. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Birmenstorf fariĝis ĉefvilaĝo de la samnoma voktejo de la Grafejo Baden sub la komuna regado de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio Birmenstorf dum kvin jaroj estis komunumo de la tiama Kantono Baden, kaj en 1803 per la restaŭracio ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Baden de la hodiaŭa Kantono Argovio.

En la jaro 1528 triono de la loĝantaro fariĝis reformita, dum la cetera parto restis katolika, kio kondukis al diferencoj inter la vilaĝanoj. La Kirko Sankt-Leodegar estis ĝis 1935, kiam la katolikoj konstruis propran preĝejon, komune uzata, nome ke en la dimanĉmatenoj unue oni celebris katolikan meson kaj poste reformitan diservon. La apogiloj de la benkoj estis moveblaj, tiel ke katolikan meson oni povis celebri kun rigardo al la katolika altaro kaj reformitan diservon kun rigardo al la predika pupitro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]