Birutė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Birutė

Biruta.JPG

Persona informo
Naskiĝo dato mankas
Morto 1382
en Bresto
Lingvoj Old East Slavic [#]
Familio
Edzo Kęstutis
Idoj Vytautas • Danutė of Lithuania • Rymgajla • Žygimantas Kęstutatis • Miklausė Marija • Butautas • Vaidotas • Patsirg Keystutovich [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
bronza statuo de Birutė en la botanika ĝardeno de Palanga, proksime al la "monteto de Birutė"

Birutė (mortis en la jaro 1382) estis la dua edzino de Kęstutis, Grandduko de Litovio, kaj patrino de la posta grandduko Vytautas. Estas malmultaj faktaj informoj pri ŝia vivo, sed kulto pri ŝi estis forta dum la longa ne-kristana epoko de Litovio, kaj ankaŭ poste, kiam la litova kulturo pli kaj pli iĝis duaranga post la pola en la origine samrajta litova-pola ŝtata alianco, kaj despli kiam tiu alianco malfortiĝis kaj Litovio konkeriĝis de la cara Rusio.

Birutė naskiĝis en la regiono de la mara urbo Palanga, plej probable kiel filino de regiona nobela familio. La historio pri ŝia geedziĝo kun Kęstutis iĝis romantika legendo en Litovio. Kronikoj mencias, ke ŝi estis pastrino (litove: vaidilutė) kaj servis al tradiciaj antaŭ-kristanaj litovaj dioj, gardante la sanktan fajron, kiu ne rajtis estingiĝi. Kiam Kęstutis eksciis pri ŝia beleco, li vizitis ŝian sanktejon, trovis ŝin ne nur bela, sed ankaŭ tre saĝa, kaj petis ŝin edziniĝi al li. Ŝi rifuzis, ĉar kiel pastrino ĉi estis promesinta al la dioj resti virga. Kęstutis ignoris tion, perforte prenis ŝin al sia kastelo Trakai proksime de Vilno kaj grandioze festis sian geedziĝon kun ŝi. La paro havis tri filojn kaj tri filinojn. Vytautas, la unua filo, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1350. Tio supozigas ke la geedziĝo okazis dum 1349 aŭ iom pli frue..

La cirkonstancoj pri ŝia morto ne estas plene klaraj. Dum 1381 kaj 1182 la edzo Kęstutis tiriĝis en militon kontraŭ sia nevo Jogaila, kiu dum 1377 post la morto de Algirgas iĝis Grandduko de Litovio kaj antaŭvidiĝis daŭre dividi la potencon kun Kęstutis, kiel antaŭe praktikis la fratoj Kęstutis kaj Algirdas. Jogaila tamen subskribis sekretan interkonsenton kun la Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio kontraŭ Kęstutis kaj kun armeo invadis la urbon Vilno kaj poste la fortikaĵon Trakai, kiuj situis en la landoparto de Kęstutis, sed konsideriĝis la "koro" de la mezepoka Litovio. Kęstutis kun sia filo Vytautas alvenis al Trakai same kun armeo. Estis interkonsentite negoci pri interpaciĝo en la kampadejo de Jogaila, sed Jogaila anstataŭe enkarcerigis sian onklon Kęstutis kaj kuzon Vytautas, kaj sekve murdigis Kęstutis en la kastelo Krevė, dum Vytautas sukcesis fuĝi.

la kastelo de insulo Trakai

Kroniko de la Ordeno de germanaj kavaliroj mencias, ke Birutė pro kialoj de sekureco translokiĝis al la urbo Brest en Belorusio kaj kie estis murdita per drono en aŭtuno 1382, kvazaŭ "responde" al la fuĝo de Vytautas el la kastelo Krevė. Tamen, neniu alia fonto konfirmas aŭ malkonfirmas tiun informon, ĝis la delegacio de Okcidenta Litovio, kiu 35 jarojn poste alvenis al la Koncilio de Konstanco, forte asertis ke Birutė ne murdiĝis. Tial alia legendo ekestis, kiu rakontis, ke Birutė revenis al la nekristana sanktejo en Palanga kaj daŭrigis servi la litovajn diojn ĝis morto ĉirkaŭ la jaro 1389.

Laŭ tiu legendo, ŝi entombiĝis rande de la granda duno, sur kiu staris la sanktejo, kaj kiu post ŝia morto ricevis la nomon "monteto de Birutė". La homoj de la regiono evoluigis fortan kulton pri Birutė, kiu restis viva dum jarcentoj post ŝia morto. Ŝi konsideriĝis nekristana litova sanktulino aŭ eĉ diino.

Arkeologiaj trovoj pravigas ke ekde la 10-a jarcento ekzistis vilaĝo ĉe la monteto. Dum la 13-a jarcento la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu konkeris la baltajn prusojn en la sudo, kaj partnera kavalira ordeno, kiu konkeris la baltajn livonojn en la nordo, el ambaŭ direktoj komencis ataki la litovajn loĝlokojn aparte apud la marbordo por konkeri kaj sekve perforte kristanigi ankaŭ la litovan "centran parton" inter la du konkeritaj baltaj teritorioj. Kadre de tiuj atakoj, la vilaĝo sur la monteto konstruis defendan fortikejon kun turo, kiu post detruo rekonstruiĝis kun pli fortika muraro kaj kun du turoj. Tamen ankaŭ tiu fortikaĵo estis bruligita dum la dua duono de la 14-a jarcento. Anstataŭe, kiel montris arkeologiaj trovoj de la jaro 1989, vere konstruiĝis nekristana sanktejo kaj stela observejo sur la pinto de la "monteto de Birutė", kiu funkciis dum la fino de la 14-a kaj komenco de 15-a jarcento, kaj tutprobable konstruiĝis honore al Birutė.

Ekde la fino de la 14-a jarcento amasiĝis historioj pri homoj, kiuj preĝis al Birutė petante pri sano kaj bonŝanco, kaj ricevis tion. Post la formala kristaniĝo de ĉiuj litovoj (Litovio estis la lasta lando en Eŭropo, kiu konvertiĝis al kristanismo), kaj la kaŝita daŭra protesto de multaj litovoj pri tiu kristaniĝo, la historioj pri mirakloj de la "pagana diino" Birutė nur plimultiĝis … Por malebligi al la homoj preĝi al la malnovaj dioj kaj al Birutė, katolika kapelo de Sankta Georgo estis starigita sur la monteta pinto en 1506. En 1869 nova kapelo estis starigita, nun kun tradiciaj litovaj protretoj, kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. La monteto estas populara celo por turistoj.

Oficiala festotago de Birutė cetere estas la 24-a de novembro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La historio de Birutė, el "Encyclopedia Lituanica," II, Boston, 1972, paĝoj 361-362; el la paĝaro de la botanika ĝardeno kaj muzeo pri litova arto en Palanga (angle)
  • Vykintas Vaitkevičius, Rašytiniai Šaltiniai apie Birutės Kalną (skribaj fontoj pri la monteto de Birutė); el la paĝaro de la botanika ĝardeno kaj muzeo pri litova arto en Palanga (litove)
  • D-ro Libertas Klimka Birutės kalnas (la monteto de Birutė); el la paĝaro de la botanika ĝardeno kaj muzeo pri litova arto en Palanga (litove)
  • Vladas Žulkus, Palangos priešistorė ir viduramžiai archeologo akimis (la prehistoria kaj mezepoka tempoj de Palanga el la okuloj de arkeologo), parto II, el 'Palangos istorija' (historio de Palanga), Klaipėda: Libra Memelensis, 1999; el la paĝaro de la botanika ĝardeno kaj muzeo pri litova arto en Palanga (litove)
  • Inga Deidulė, Vytauto Didžiojo įvaizdžio genezės mįslė (la enigmo pri la ekesto de la reputacio de Vytautas la Granda), Birutės kultas, eldonejo Vartiklis (litove)