Birutė Galdikas
| Birutė Galdikas | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1946 en Wiesbaden |
| Morto | 24-an de marto 2026 (79-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
| Lingvoj | angla • litova |
| Ŝtataneco | Kanado |
| Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso |
| Okupo | |
| Okupo | antropologo medikonservisto primatologo universitata instruisto zoologo etologo |
Birutė Marija Filomena Galdikas[1] (naskiĝis la 10-an de majo 1946 en Wiesbaden, Germanio; mortis la 24-an de marto 2026 en Los-Anĝeleso) estis etologo, kun kanada ŝtataneco kaj litova deveno, specialiĝinta pri primatologio, fizika antropologio kaj konservado de la naturo. Ŝi estas konsiderata kiel la ĉefa spertulo pri la konduto de la orangutanoj.
Esploroj
[redakti | redakti fonton]Ŝi esprimis al la arkeologo Louis Leakey sian deziron studi la orangutanojn en ilia habitato. Kun lia apogo kaj kun la sponsorado de National Geographic Society, en 1971 Galdikas kaj ŝia edzo, la fotisto Rod Brindamour, atingis la Naturan Rezervon de Tanjung Puting, en la praarbaroj de Borneo (Indonezio), kie ili disvolvis detalajn kampesplorojn pri la orangutanoj. Galdikas estis la tria el triopo da virinoj nomumitaj de Louis Leakey por studi homsimiojn aŭ homedojn en ilia natura vivejo: la triopo ankaŭ inkluzivis Jane Goodall, kiu studis ĉimpanzojn, kaj Dian Fossey, kiu studis gorilojn.
Ŝi poste laboris kiel esploristo de la universitato Simon Fraser en Kanado.
Ŝi publikigis plurajn verkojn pri la rezultoj de sia intensa kamplaboro, inter kiuj: Miaj orangutanoj: 20 jaroj inter la timemaj personoj de la praarbaro (1995); Edenaj pripensoj: Miaj jaroj kun la orangutanoj de Borneo (1996); Odiseado Orangutano (1999) kaj ŝi antaŭenpelis internacian kampanjon por eviti la estingon de la orangutano. Ŝi fondis la organizaĵon Orangutan Foundation International ("Orangutana Fondaĵo Internacia").
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomo estas kutima por litovoj naskiĝintaj eksterlande. Aparte la unua persona nomo Birutė estas tradicie litovkultura, sed la familia nomo en Litovio nepre estus nur la nomo de viroj, do ĉi tie la patro. Sed en Germanio, kie ŝi naskiĝis, validas la leĝo ke la nomon de patro (laŭ aparta peto ankaŭ de la patrino) aŭtomate ricevas ankaŭ liaj idoj. Tial ekeestas la disonanco, ke ŝia nomo al litovaj okuloj aspektas kvazaŭ "knabino Birutė sinjoro Galdikas".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Orangutan Foundation International. Bio d-ro Birutė Mary Galdikas (angle, arkivigite laŭ stato de majo 2013)

