Bisajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hispanlingva mapo de la Filipinoj kun la Bisajoj (Visayas) centre

La Bisajoj (hispane Bisayas, angle Visayas, cebue kaj ŭaraje: Kabisay-an, tagaloge similforme Kabisayaan) estas la nomo de unu el tri grandaj grupoj de insuloj de la Filipinoj, centre, dum la aliaj du insularoj estas Luzono norde kaj Mindanao sude.

Al la insularo apartenas inter alie la sekvaj plej grandaj insuloj:

Regionoj kaj provincoj

La insularo politike-administre dividatas en tri regionojn, kiu dividiĝas en sume 16 provincojn.

Temas pri la jenaj:

Okcidentaj Bisajoj (Regiono 6)

La regiono Okcidentaj Bisajoj plejparte konsistas el la insulo Panajo kaj el la okcidenta duono de la insulo Negroso. La provincoj de la regiono estas:

Centraj Bisajoj (Regiono 7)

La regiono Centraj Bisajoj ampleksas la ĉefajn insulojn Cebuo kaj Boholo, la orientan duonon de la insulo Negroso kaj iujn pliajn insuletojn. La provincoj de la regiono estas:

Orientaj Bisajoj (Regiono 8)

La regiono Orientaj Bisajoj plejparte konsistas el la insuloj Lejteo kaj Samaro. La provincoj de la regiono estas: