Bischofszell (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Bischofszell
Konsiliejo de Bischofszell
distrikto de Svisio
Mapo de la distrikto Bischofszell
Kantono Turgovio
Ĉefloko Bischofszell
Koordinatoj  47° 30′ N 9° 14′ O / 47.500 °N, 9.233 °O / 47.500; 9.233 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ N 9° 14′ O / 47.500 °N, 9.233 °O / 47.500; 9.233 (mapo)
Areo 95,7 km²
Loĝantardenseco 324,76 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2002
vdr

Distrikto Bischofszell estis ĝis la 31-a de decembro 20100 administra unuo de Kantono Turgovio. Ĝi havis areon de 95,7 km² kaj nombris 31080 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. La ĉefloko de la distrikto estis la historia urbo Bischofszell.

Geografio

La iama distrikto Bischofszell troviĝas en monteta regiono de la Svisa Mezlando. Ĝian kamparon formis la riveroj Turo kaj Sitter, kiuj en Bischoffszell kunfluas. La plej granda urbo kaj ekonomia centro de la distrikto cetere ne estas ĝia ĉefurbeto Bischofszell sed la urbo Amriswil en la nordoriento de la distrikto.

Trafiko

Tra la iama distrikto Bischofszell pasas la fervolinioj de Gossau al Weinfelden (la iama Bischofszell-Fervojo) kaj ankaŭ la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo tra Weinfelden al Romanshorn. La haltejoj en la distrikto Bischofszell estas servataj de la regionaj trajnoj de la fervojkompanio THURBO AG. Krome diversaj poŝtaŭtolinioj servas la vilaĝojn, kiuj ne disponas pri fervoja konekto. La distrikto tamen situas flanke de la naciaj aŭtoŝoseoj.

Ekonomio

La regiono estas ĉefe kampara kaj vivas de agrikulturo kaj modesta regiona turismo. En Amriswil, Sulgen kaj Bischofszell ekzistas ankaŭ diversaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. La plej signifa firmao estas la konservofabriko Bischofszell.

Historio

La regiono de Bischofszell troviĝis en mezepoko sub la influo de la episkopo de Konstanco, kiu ankaŭ daŭris dum la plurcentjara okupado fare de la Svisa Ĵurkomunumo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Kun la fondo de la nova Kantono Turgovio en la jaro 1803 estis kreiita la distrikto Bischofszell. Surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio, la distrikto estis malfondita la 31-an de decembro 2010 kaj ĝiaj komunumoj integritaj al aliaj distriktoj.

Komunumoj de la iama distrikto Bischofszell

Al la distrikto Bischofszell apartenis je la fino de 2010 je ĝis malfondo la sekvantaj ok komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Dosiero:Amriswil-Blazono.png Amriswil 11'517 19,1 4461
Bischofszell 5466 11,7 4471
Erlen 3078 12,2 4476
Hauptwil-Gottshaus 1802 12,5 4486
Hohentannen 607 8,0 4495
Kradolf-Schönenberg 3215 10,9 4501
Sulgen 3366 9,1 4506
Zihlschlacht-Sitterdorf 2029 12,2 4511
Totale 8 31'080 95,7 2002

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto