Bisheshwar Prasad Koirala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bisheshwar Prasad Koirala
Persona informo
विश्वेश्वरप्रसाद कोइराला
Naskiĝo 8-an de septembro 1914 (1914-09-08)
en Varanasio
Morto 21-an de julio 1982 (1982-07-21) (67-jaraĝa)
en Katmanduo
Mortis per pulma kancero vd
Religio ateismo vd
Lingvoj nepalaanglahindia vd
Ŝtataneco Nepalo vd
Alma mater Scottish Church College • Universitato de Kolkato • Benaresa Hindua Universitato • Harish Chandra Postgraduate College vd
Partio Nepala Kongreso vd
Subskribo Bisheshwar Prasad Koirala
Familio
Patro Krishna Prasad Koirala vd
Patrino Divya Kumari Koirala vd
Gefratoj Matrika Prasad Koirala • Girija Prasad Koirala vd
Edz(in)o Sushila Koirala vd
Infanoj Prakash Koirala • Shashanka Koirala • Dr. Shree Harsh Koirala • Chetana Koirala vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Teen Ghumti ❦
Narendra Dai ❦
Sumnima ❦
Modiaain vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
BP (Bishweshwar Prasad) Koirala

Bisheshwar Prasad KOIRALA (la 8-a de septembro 1914 - la 21-an de julio 1982) estis nepala politikisto kaj verkisto. Li funkciis kiel Ĉefministro de Nepalo de 1959 ĝis 1960, kaj gvidis la socialdemokratian partion, "Nepala Kongreso". Koirala estis la unua demokratie elektita kiel la 22-a Ĉefministro de Nepalo kaj servis dum 18 monatoj, ĝis li estis senpovigita kaj sendita al malliberejo, laŭ la ordo de Mahendra, la Reĝo de Nepalo. Li pasigis la ceteron de sia vivo en malliberejo aŭ en ekzilo kaj lia sano plimalboniĝis. Konsiderita unu el la plej elstaraj figuroj en nepala politiko, Koraila estis fervora subtenanto de demokratio. Li argumentis, ke demokrata socialismo estas la ideala solvo al la malbona evolustato de Nepalo. [1]

En la okuloj de multaj nepalanoj, Koirala estas konsiderita aŭdaca kaj karisma gvidanto kiu ŝanĝis la politikan bildon de Nepalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Koirala naskiĝis al Krishna Prasad Koirala, disĉiplo de Mahatma Gandhi, kaj kreskis en Varanasio, Barato. Ĝis la aĝo de 14 li frekventis lernejon fonditan de sia patro.

En 1930, li estis akuzita de la Brita Raĝo, kune kun lia frato, ŝarĝita de konspiro kun teroristoj. Ili estis malliberigitaj sed liberigitaj tri monatojn poste. Post la aresto, kaj laŭ peto de lia patro, li komencis studi ĉe la Skota Eklezia Kolegio en Kolkato. Fine de 1930 li forlasis la mezlernejon kaj revenis al Varanasio. En 1932 li finis siajn studojn laŭ la peto de sia patro, kaj revenis por studi ĉe la Skota Eklezia Kolegio, sed foriris post iom da tempo. En 1934 li diplomiĝis kun bakalaŭro pri ekonomiko kaj politiko ĉe la Banaras Hindu Universitato. Li ankaŭ diplomiĝis pri juro tie en 1937, kaj internigis kelkajn jarojn en Darĝiling.

Dum siaj studentaj jaroj li estis implikita en la hinda sendependecmovado. En 1934 li aliĝis al la Barata Nacia Kongreso. Dum la Dua mondmilito, de 1942 ĝis 1944, li estis malliberigita de la britoj dum du jaroj en Dhanbad.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Post lia liberigo de malliberejo, kaj dum la lasta tempoperiodo de Brita Hindio, li komencis pensi pri kiel li povis konduki al politika kaj socia ŝanĝo en Nepalo. En 1947 li fondis la Nacian Socialistan Nepalan Kongreson en Barato, kiu iĝis la Nepala Kongresa Partio en 1950. La 9-an de marto 1947, li transiris la limon en Nepalon por helpi sian fraton efektivigi la jutan strikon en Biratnagar. Post tio, li estis malpermesita kune kun lia frato kaj kvar aliaj gvidantoj de la Nacia Kongreso, kaj estis kunportita al Katmanduo, en malrapida, peniga promeno tra la montoj, kiu daŭris 21 tagojn. Koirala kaj liaj amikoj estis malliberigitaj en bangalo en Katmanduo, sed estis liberigitaj post 27 tagoj da fastostriko kaj ondo de amasaj protestoj, kaj specife de la peto de Mahatma Gandhi liberigi ilin. Li tiam revenis al Barato.

En 1951 li revenis al Nepalo kaj gvidis revolucion kontraŭ la regado de la Rana dinastio kiu regis la nepalan reĝan domon dum 104 jaroj, kaj kaŭzis ĝian demisiigon. La lasta ĉefministro de la Rana-dinastio estis forigita en oktobro 1951, kun la dissolvo de la Rana Kongresa koalicia kabineto.

En 1959, en la elektoj okazigitaj en la lando, la nepala kongrespartio venkis sub la gvidado de Koirala, kiu estis nomumita kiel la Ĉefministro de Nepalo. Jaron post lia elekto, reĝo Mahendra de Nepalo prenis la aŭtoritaton de la plenuma aŭtoritato en siajn proprajn manojn, suspendis la Konstitucion de Nepalo, kaj malliberigis Koirala por la krimo de ribelemo kaj armita puĉo, kune kun pluraj aliaj membroj de lia partio. Multaj membroj de lia partio baldaŭ liberiĝis, sed Koirala, malgraŭ suferado de ezofaga kancero, restis malliberigita ĝis 1968, kiam li estis liberigita kaj ekzilita al Barato.

En 1976 li revenis al Nepalo sed denove estis arestita. Malgraŭ lia malliberigo - dank' al internacia premo kiu estis aplikita - li rajtis flugi al Usono por kuracado, kaj en 1978 li estis absolvita de la akuzoj pro kiuj li estis kondamnita.


Li mortis la 21-an de julio 1982. Oni taksas, ke ĉirkaŭ duonmiliono da homoj partoprenis lian funebran procesion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Krom esti politikisto kaj gvidanto, Koirala estis implikita en literaturo kaj estas konsiderita de multaj kiel unu el la plej grandaj verkistoj de Nepalo. Dum sia vivo li verkis himnojn, novelojn, romanojn kaj librojn de politika pensado.

Jen kelkaj el liaj verkaĵoj:

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Chandrabadan (1935)
  • Katha Kusum (1938)
  • Doshi Chashma (1949)
  • Hitler ra Yahudi
  • Tin Ghumti (1968)
  • Narendra Dai (1969)
  • Sumnima (1969)
  • Modiain (1980)
  • Shweta Bhairavi (1983)
  • Babu Ama ra chora (1983)
  • Mero Katha (1983)

Politiko[redakti | redakti fonton]

  • Rajatantra ra Lokatantra (1960)
  • Thichieka Janata Jagisake (1969)
  • Rastriyata Nepalko Sandrbhama (1970)
  • Kranti: Ek Anivaryata (1970)
  • Panchayati Vyavastha Prajatantrik Chaina (1978)
  • Prajatantra ra Samajvad (1979)
  • Rastriya Ekata ko Nimti Ahwan (1980)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BP And His Thoughts - The Rising Nepal (TRN), web.archive.org, ‏2015-07-23

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]