Bishop Auckland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bishop Auckland
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo DL14
Demografio
Loĝantaro 25 455  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 40′ N, 1° 41′ U (mapo)54.66-1.68Koordinatoj: 54° 40′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Bishop Auckland (Anglio)
Bishop Auckland (Anglio)
DEC
Bishop Auckland
Bishop Auckland
Situo de Bishop Auckland

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bishop Auckland [+]
vdr

Bishop Auckland /ˈbɪʃəp ˈɔːklənd/ estas merkata urbeto kaj civila paroko en la gubernio Durham en nordorienta Anglio kiu ĉefe kreskis kiel mineja urbeto. La nomo "Bishop", referencas al la fakto ke tie loĝis la episkopoj de Durham[1]. La urbo ne estas rekte ligita al ajnaj aŭtovojoj, sed jes per fervoja stacidomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bishop Auckland troviĝas je 19 km (12 mejloj) nordokcidente de Darlington, 19 km (12 mejloj) sudokcidente de Durham kaj 8 km (5 mejloj) sudoriente de Crook ĉe la kunfluejo de la rivero Viuro (angle: Wear) kun ties alfluanto la rivero Gaunless. Laŭ la 2001-censo, Bishop Auckland havis 24 392 loĝantojn. Takso en la jaro 2016 raportas 25 455 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multe de la frua historio de la urbo rilatas al la episkopoj de Durham kaj la establo de ĉasista loĝejo, kiu poste fariĝis la ĉefa loĝejo de la episkopoj de Durham[1]. Ĉi tiu ligo kun la episkopoj de Durham estas reflektita en la unua parto de la nomo de la urbo; Bishop aŭ episkopo[2].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La mezgrada porvirina lernejo (Girls’ County School) en Bishop Auckland estis la unua lernejo en la mondo en kiu inter 19181921 okazis dokumentita eksperimento sub la gvido de HM Inspectors of Schools rilate al Esperanto kiel propedeŭtika lingvo por la lernado de la lingvoj franca kaj germana[3] [4].

Inter 1922 kaj 1924 okazis dua eksperimento en la sama mezlernejo (Girls’ County School) kiu celis esplori la demandon, ĉu antaŭa studo de Esperanto faciligas la postan studon de la franca kaj germana lingvoj. La konkludoj estis ke:

  • La pli simpla kaj racia gramatiko de Esperanto konsistigas, precipe por malpli lingve talentaj infanoj, ponton, kiu ebligas pli regeblan paŝon al la komplikaj francaj aŭ germanaj gramatikoj. Ĝi videbligas la signifon de la gramatikaj terminoj;
  • Esperanto klare helpas kompreni la signifon de la gramatikaj prefiksoj kaj sufiksoj;
  • Ĝi alkutimigas infanojn al la ideo de rilato inter vortoj, konstruado de vortoj kaj derivaĵoj;
  • Esperanto estas enkonduko al internacia leksikono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

The ruins of a building. The remains of stone walls up to about 1-foot (0.3m) are all that remains.
Binchester - romia fortikaĵo

La urbo havas nombron de gravaj historiaj konstruaĵoj; Kastelo Auckland (Auckland Castle) [5], preĝejo Escomb Saxon, la paroĥa preĝejo de St Andrew, la preĝejo de St Helen, St Helen Hall, West Auckland Manor House, East Deanery kaj la 14-jarcenta ponto Bishop Skirlaw. Aliaj rimarkindaj konstruaĵoj inkluzivas la urbodomon, viktorianan fervojan viadukton kaj Binchester romia fortikaĵo [6].

La kastelo (Auckland Castle) estis renovigita kaj re-malfermita en 2019 kiu faras de la urbo gravan turisman allogaĵon.

En la apuda Binchester troviĝas romia fortikaĵo aŭ Vinovia kiel ĝi estis konata inter la romianoj, estas unu el la plej bone konservitaj ekzemploj en Britio de hipokaŭstaj banejoj por la romia militistaro[7].

In the foreground is a single storey building with a pitched roof. A railway platform runs along the length of the building. In the background is a large red warehouse style building.
Fervoja stacio en Bishop Auckland.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La urbo estas servita de Episkopo Auckland fervoja stacio, kiu markas la punkton kie la Ekdrajveja Vala Linio fariĝas la Weardale Fervojo. La urbo ne estas rekte ligita al ajnaj aŭtovojoj.

La urbo havas ligon kun la naskiĝo de la fervojoj, kun la originala 1825 vojo de la Stockton kaj Darlington Fervoja pasanta tra West Auckland. Timothy Hackworth, bonkonata konstruisto de lokomotivoj, konstruis vaporajn lokomotivojn en la najbara urbo Shildon[8].

Bishop Auckland havas ankoraŭ fervojan stacion kiu provizas pasaĝerajn servojn kiu troviĝas je la fino de la fervoja linio Tees Valley pro tio ke en majo 2010 ĝi estis rekonektita kun la Weardale Fervojo, kiu transportas pasaĝeron supre la valon al Stanhope.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj lokaj rimarkinduloj[redakti | redakti fonton]

A promotional poster for Laurel and Hardy's film "Lucky Dog". Laurel is sitting on the left; Hardy is behind him with his hands around Laurel's neck. Both are looking at a small dog on the right.
Stan Laurel (maldekstre) vivis en la urbo dum sia infanaĝo.

Stan Laurel de la komedia duopo Laurel kaj Hardy vivis en la urbo dum sia infanaĝo. Liaj gepatroj posedis la nun disfaligitan Teatron Eden. En aŭgusto 2008, statuo de Stan Laurel estis inaŭgurita sur la iama ejo ke la teatro Eden[9].

Astronomo Thomas Wright

Arkitekto William Atkinson naskiĝis en la urbo.

Lingvisto Harold Orton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Castle History, Auckland Castle, arkivita de la originalo, la 28-an de septembro 2008,
  2. (en) Simpson, David, The North East England History Pages — Place Names Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine,
  3. Reports: Dr. Alexandra Fischer, Languages by way of Esperanto. "Eksperimento farita en Bishop Auckland (Britio) en la jaroj 1918–1921" en: Internacia Pedagogia Revuo, 1931.
  4. (en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: The Rationale of the Springboard Project, arkivita de la originalo pere de Waybak Maŝino, Internet Archive, la 22-an de februaro 2021.
  5. (en) South Area, Durham Constabulary, arkivita de la orginalo, la 9-an de marto 2009.
  6. (en) East Deanery, Heritage Gateway
  7. (en) Jenkins, Simon, "London should keep its hands off the treasures of the north", The Guardian, la 7-an de oktobro 2005.
  8. (en) Pevsner, Nikolaus; Elizabeth Williamson (1985), County Durham, The Buildings of England (2-a eld.), Penguin, p. 411, ISBN 978-0-14-071009-0
  9. (en) "Unveiling for Stan Laurel statue", BBC News, la 30-an de aŭgusto 2008, arkivita de la orginalo, la 29-an de januaro 2009,