Biskupice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Biskupice


Koordinatoj: 49°38′44″N 16°45′31″E  /  49.64556°N, 16.75861°O / 49.64556; 16.75861 (Biskupice (distrikto Svitavy))
Biskupice
germane: Biskupitz
municipo
Kostel svatého Petra a Pavla, Biskupice, okres Svitavy.jpg
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Biskupice
Vlajka Biskupic.jpg
Flago
Znak biskupuic.gif
Blazono
Oficiala nomo: Biskupice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Memorindaĵo Biskupice kastelo
Rivero Biskupický potok
Situo Biskupice
 - alteco 352 m s. m.
 - koordinatoj 49°38′44″N 16°45′31″E  /  49.64556°N, 16.75861°O / 49.64556; 16.75861 (Biskupice (distrikto Svitavy))
Areo 11,1 km² (1 110 ha)
Loĝantaro 439 (01.01.2014)
Denseco 39,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1262
Plej facila aliro al Plankenberk
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572519
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Biskupice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.biskupice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Biskupice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivereto Jevíčka, 4 km nordoriente de urbo Jevíčko. Proksime situas ruinoj de burgo Plankenberk.

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Biskupice
  • Zálesí

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Biskupice devenas el la jaro 1262, kiam episkopo Bruno el Olomouc donacis la vilaĝon al kanonikaro de Olomouc. En la jaro 1361 aĉetis la vilaĝon markgrafo Jan, frato de la reĝo Karolo la 4-a. Oriente de Biskupice Jan konstruigis fortan burgon Plankenberk. Filoj de Jan Jošt kaj Prokop post morto de la patro ege interkverelis pri havaĵo kaj la burgo kaj vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo pro tio tre suferis.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo en Biskupice[redakti | redakti fonton]

Vojtěch Libštejnský el Kolovraty konstruigis en la jaroj 1713 - 1716 sur loko de difektiĝita fortikaĵeto barokan kastelon. Ĝi estas triala, duetaĝa, simpla kun portalo, oblongaj fenestroj kaj interne kun krucaj volboj. Nuntempe la kastelo estas privata propraĵo kaj en ĝi estas loĝejoj kaj dancsalono.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo sur loko, kie origine situis malgranda gotika kirko kaj tombejo, estis konstruita en la jaroj 1770 - 1775. La presbiterejo estas origina, oblonga, poligone fermita kun apogpilieroj, la navo estas ankaŭ oblonga, sur okcidento estas turo membrigita per pilastroj, sur norda flanko troviĝas oblonga portalo kaj apud la presbiterejo sakristio kun oratorio. Sur suda flanko situas poligona kapelo. Ekipaĵo estas el tempo de preĝeja rekonstruo, sur la ĉefa altaro estas bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Krepp el la jaro 1726. Kvar sonorilojn, kiuj ĉi tie estis, oni forprenis por militaj celoj.

Ruinoj de burgo[redakti | redakti fonton]

Proksimume 2 km oriente de Biskupice, kaŝita inter arbarriĉaj montetoj, situas estinta forta burgo Plankenberk, kiu gardis vojon el Olomouc al Malá Haná laŭlonge de la rivereto Nectava. Pri ruinoj de la burgo oni rakontis, ke tie oni timigas. Ĉiam noktomeze en la burgo aŭdiĝis granda brubato kaj poste estis aŭdebla bruo de batalantaj kavaliroj. Foje vizitis nokte la burgon arbargardisto. Atakis lin tie granda fajra taŭro kaj la arbaristo devis rapide fuĝi. De post tiam en la burgo jam oni ne timigas.

Hrubé kolo[redakti | redakti fonton]

Tuj super Biskupice troviĝas pratempa opidumo, kiu pro sia formo estis nomita "Hrubé kolo" (Kruda Rado). Ĝi havas formon de elipso kaj estas ĉirkaŭigita per fosaĵo kaj malalta remparo. Verŝajne ĉi tie loĝis popolo de kulturo el Jevišovice. Bedaŭrinde arĥeologiaj trovaĵoj ĝis nun estis nur malmultaj.

Statuo de Sankta Floriano[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Floriano devenas verŝajne el la jaro 1726, kreis ĝin nekonata aŭtoro kaj troviĝas apud la preĝeja ŝtuparo.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka[redakti | redakti fonton]

Statuon de Sankta Johano Nepomuka elhakis ĉirkaŭ la jaro 1767 ankaŭ nekonata skulptisto. Ambaŭ kreaĵoj, statuo de Sankta Floriano kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka estis grave damaĝitaj per muskoj kaj likenoj kaj per influo de la vetero. Renovigis ilin en sia ateliero akademia skulptisto Martin Kovařík. Statuo de Johano Nepomuka estis nove lokigita sur vilaĝplaco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]