Biskupiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Biskupiec

Flago

Blazono

Flago Blazono
Genitivo de la nomo Biskupca
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Olsztyn
Komunumo Biskupiec
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 14-a jarcento
Urborajtoj 17-a de oktobro 1395
Koordinatoj 53° 51′ N, 20° 57′ O53.8520.95Koordinatoj: 53° 51′ N, 20° 57′ O
Areo 5 km²
Loĝantaro 10343 (en 2004)
Loĝdenso 2068,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-300
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NOL
TERYT 6283614024
Estro Elżbieta Samorajczyk
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 2
Poŝtkodo de estraro 11-300
Telefono de estraro 89 715-01-10
Fakso de estraro 89 715-24-37
Komunuma retejo http://www.biskupiec.pl
v  d  r
Information icon.svg

Biskupiec (aŭ: Biskupiec Reszelski; germane: Bischofsburg) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando.

La Urboplaco en Biskupiec
La centro de la urbo Biskupiec
La preĝejo de Sankta Johano Baptisto en Biskupiec
La Ŝtato de Teŭtona Ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
La Liceo de la Komisiono de Nacia Eduakado, ĉe la strato Chrobrego 13 ern Biskupiec

Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Olsztyn. Antaŭ la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio.

Laŭ donitaĵoj el la 30-a de junio 2012 en la urbo loĝis 10 700 personoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis surbaze de setlejo apud gardistejo de episkopoj de Varmio. Ĝia kastelo estis unue ligna-tera konstruaĵo, poste masonita. Unua mencio en konservitaj dokumentoj pri la kastelo en Biskupiec devenas el 1389. La konstruaĵo protektis la vojon Varsovio-Królewiec. La kastelo estis tute detruita dum la Dektrijara Milito (vidu la apudan mapon).

Episkopo Henryk Sorbom la 17-an de oktobro 1395 donis urborajton (laŭ Chełmno-leĝo). Antaŭsetlanto estis Jan el Mokiny (vilaĝo apud Olsztyn). Post fondo de la urbo ties loĝantoj ricevis liberigon de impostoj por periodo de 12 jaroj.

En la jaroj 1466-1772 Biskupiec simile kiel la tuta Varmio apartenis al Pollando. En 1772 estis brutale aneksita de Prusio, kio okazis rezulte de la unua dispartigo de Pollando.

Laŭ raporto de ties paroĥestro en 1797 el 200 infanoj, kiuj frekventis instruadon de religio nur 20 lernis la germanan lingvon.

Prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj de Biskupiec[redakti | redakti fonton]

La tajlitaj ŝtonetoj el la Mezolitiko.
teritorioj en Eŭropo kun la ŝnurceramika kulturo (angle: Corded Ware), kulturo de badenio - viol-koloro (angle: Baden), 3000 da jaroj a.K., flav-koloro - Kulturo de kavaj tomboj (aŭ Jamna-kulturo) (4/3 miloj da jaroj a.K.)
La mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • La plej malnovaj spuroj de la homo en la ĉirkaŭaĵoj de Biskupiec devenas de la meza ŝtonepoko (Mezolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo). En la valo de la rivero Dymer oni malkovris la spurojn de la setlado de tiu tereno de la homgrupoj okupiĝantaj pri kolektado kaj ĉasado. Tiuj spuroj ne estas oftaj pro tio ke tiuj grupoj ofte ŝanĝadis siajn lokojn. El la plej frua Neolitiko (la plej nova) devanas la eltrovaĵoj ke tie jam estis konstanta setlejo. Norde de la urbo oni malkovris en la intermilita periodo la tombejon de tiu periodo, kaj oriente de la urbo - riĉan setlejon de la homoj de la ŝnurceramika kulturo (el la ĉirkaŭ 1800 jaroj a.K.. El la postaj periodoj devenas la elfosaĵoj de metalaj objektoj el la bronza epoko kaj de tiu periodo devenas esplorita de la arkeologoj la tombejo el la luzacia kulturo. Malgraŭ ke oni ne trovis la lokojn kun konstanta setlado, tamen tiu eltrovo pruvas pri stabila kaj longa restado tie de homoj en tiuj terenoj. Ankaŭ ne loĝis tie dense la homoj en la frua fera epoko. Ege maloftaj postsignoj de homoj pruvas, ke nur maloftaj ili estis tie.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Biskupiec en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

    Nun Biskupiec estas ĉe la rivero Dymer en la sus-orienta parto de Varmio, 38 km de Olsztyn. Antaŭ veno de la Teŭtona Ordeno sur tiuj terenoj loĝis la gentoj de praprusoj (vidu la apudan mapon). Tamen la komenco de Biskupiec estis ligita kun la setlejo, kiu ekkreskis ĉe la kastelo, fakte malgranda defend-gardoturo kiun konstruis episkopo de Varmio Henriko Sorbom (1340-1401) (li estis la sekretario de la imperiestro Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)). La kastelo en Biskupiec unue estis kiel ligno-tera konstruaĵo, kaj poste masonita. La unua mencio kiu estas en la dokumntoj devenas de la jaro 1389. La defenda konstruaĵo celis gardi la vojon Varsovio-Kenigsbergo. La urba lokig-dokumento estis datita: la 17an de oktobro 1395. La privilegian dokumenton transprenis la unua vilaĝestro de tiu setlejo Jan el Mokin. La unuaj setlantoj de venis probable de la ĉirkaŭaĵoj de Barczewo kaj Reszel. La urbo ĉirkaŭita estis per urbaj muroj kun la du turoj. La kastelo en Biskupiec estis tute detruita dum la dektrijara milito (1454-1466) - la milito okazis inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Teŭtona Ordeno (vidu la apudan mapon). Post la lokigo de la urbo la loĝantoj estis liberigitaj de la imposto por la periodo de 12 jaroj. En la urbo ofte okazadis la plagoj kaj katastrofoj, ekzemple brulegoj (incendioj, detruadoj pro la milito, intaralie en la jaro 1414.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Biskupiec de la 16a ĝis la 19a jc[redakti | redakti fonton]

    La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)

    En la 15a jc kaj en la unua duono de la 16a jc Biskupiec devis barakti kun la pol-teŭtonaj militaj problemoj. La urbo estis detruita, prirabita kaj parte senhomigita. Falis la episkopa kastelo, kiu poste ne estis rekonstruita. Meze de la 16a jc komencis la agado denove setligi la lasitajn vilaĝojn kaj la urbetojn. En tiu periodo en Biskupiec setligis la loĝantaro de Mazovio, kiu setladis tien ĝis la 17a jc. En la 17a jc okazis en la urbo multaj incendioj (brulegoj) kiuj detruis la urbajn loĝdomojn, mastrumad-konstruaĵojn kaj la publikajn konstruaĵojn. Komence de la 18a jc al la urbo venis la epidemio de pesto, kiu mortigis 179 da loĝantoj. Dum la Sepjara milito (1756–1763) en la urbo estis taĉmentoj de la prusiaj kaj la rusia armeoj, malgraŭ ke dum tiu milito teritorio de la Unio de Pollando-Litovio estis neŭtrala (vidu la apudan mapon). En la jaro 1772 en Biskupiec loĝis 1064 da urbanoj. Dum la jaroj 1466-1772 Biskupiec kaj la ĉirkaŭaĵo, same kiel la tuta Varmio, apartenis al Pollando. Tion rompis la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, kiam la urbon ekokupis Prusio.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Biskupiec de la 19a jc ĝis la 21a jc[redakti | redakti fonton]

    Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro, ankaŭ tuŝis la urbon Biskupiec en la jaro 1812
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
    La Liceo en Biskupiec, lerneja pensiono (internulejo)
    La brikdomoj en Biskupiec

    Komence de la 19a jc la urbo denove ekestis en la centro de la militaj eventoj. Biskupiec ektroviĝis sur la vojo de franca armeo dum la Napoleonaj militoj, kiuj haltiĝis en la urbo de la 28a de majo ĝis la 24a de junio 1812. La kontribucio, la devo nutrigi la armeon, la deviga loĝigo de la oficiroj kaj soldatoj, rabo kaj arbitreco (memvolo) de la supraj elĉerpigis la la finncjn eblcojn de la urbanoj por la ege longa periodo. La sekva malbono kiu okazis estis la epidemio de ĥolero kiu mortigis la homojn de la decembro 1831 ĝis la februaro de la sekvonta jaro. Tiam mortis 82 da urbanoj. Meze de tiu jarcento pro la plenumado de la rolo de la administra centro Biskupiec denove disvolviĝis. En la jaro 1865 ekfunkciis en la urbo la telegrafia centro. En la jaro 1909 Biskupiec estis ligita per nova fervojo kaj per novaj vojoj. Unu jaron poste kfunkciis la elektro-centralo. Dum la Unua Mondmilito estis la urbo ne estis detruita. En la februaro 1945 al la urbo enmarŝis la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. La unua post milita Urbestro ekestis Serwilian Rybacki. En julio 1945 ekfunkciis la unua lernejo. Dum la jaro 1945 sukcesis en la urbo funkciigi malsanulejon kaj muelejon, same segejon kaj la elektrocentralon. Finfine tiuj terenoj ekestis en la jaro 1945 en la limoj de Pollando, laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (vidu la apudan mapon), la germanoj forlasis Pollandon jam en la jaro 1945. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Bibliografio:

    • Stanisław Archemczyk (2010): Historia Warmii i Mazur, tom 1. Pradzieje-1772 rok, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
    • Stanisław Archemczyk (2011): Historia Warmii i Mazur, tom 2. Lata 1772-2010, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn
    • Stanisław Achremczyk (2008): Poczet biskupów warmińskich, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
    • Wanda Korycka (1969): Biskupiec. Z dziejów miasta, Prezydium Powiatowej Rady Narodowej w Biskupcu, Biskupiec.
    La strato Popola (ul. Ludowa)
    La avenuo de Sendependeco (Aleja Niepodległości)
    • Marcin Kuleszo, Barbara Wojczulanis (2001): Warmia i Mazury. Przewodnik ilustrowany, Agencja Fotograficzno-Wydawnicza Mazury, Olsztyn.
    • Jan Obłąk, Andrzej Kopiczko (2010): Historia Diecezji i Archidiecezji Warmińskiej, Wydział Duszpasterski Kurii Metropolitalnej, Olsztyn.
    • August Eduard Preuß (1835): Preussische Landes und Volkskunde oder Beschreibung von Preussen: ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preussen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes, Bornträger, Kenigsbergo.
    • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1880): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 1, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Varsovio.

    Famuloj ligitaj kun la urbo Biskupiec[redakti | redakti fonton]

    Ignacy Pietraszewski, portreto, 1869)

    La partner-urbo[redakti | redakti fonton]