Bismarck-turo (Háj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvedero de Bismarck
ĉeĥe: Bismarckova rozhledna
belvedero
Belvedero de Bismarck sur Háj
Oficiala nomo: Bismarckova rozhledna
Kromnomo: Rozhledna Háj u Aše
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Parto de Smrčiny
Nombro de ŝtupoj 122
Situo Belvedero de Bismarck
 - alteco 758 m s. m. ĉe kalkano de la turo
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 12° 12′ 06″ O / 50.23333 °N, 12.20167 °O / 50.23333; 12.20167 (mapo)
Materialo ŝtono
Konstruita 1903
Por publiko alirebla dum IV-XI
Plej facila aliro el
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Háj u Aše
Portalo pri Ĉeĥio

Bismarck-turo Háj ĉe Aš (ĉeĥe: Bismarckova rozhledna/Háj, germane: Bismarckturm Asch/Hainberg) elstaras sur la monteto Háj en la ĉeĥa parto de la montetaro Smrčiny, proksimume 1 km nordoriente supre de la urbo en Aŝa terlango. Ĝi estas unu el tri Bismarck-turoj en Ĉeĥio.

Post 1874 estiĝis konstrufonduso kaj en 1898 arĥitekto Wilhelm Kreis el Dresdeno komisiitis pri la konstruo; li gajnis en 1901 oran medalon pro la konstruplano. Fundamenta ŝtono estis metita en la 5.9.1902; la konstrugvidado havis Ernst Hausner kaj la kostoj estis fine multe pli altaj ol antaŭvidite (58.970 guldenoj anstataŭ origine taksitaj 44.000 guldenoj). Inaŭguro estis en 1904.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la fondo de la surloka sekcio de Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo en 1878 kreskis la volo havi antaŭ la domopordoj ian imponan turisman elirponkton. Tial oni konsentis dum plenkunsido en la 1883-a jaro starigi sur la montopinto de Háj/Hainberg domon migranta. En la 2.8.1884 kunvenis deputitoj municipaj, klubaj kaj lokaj elstaruloj kiuj ankaŭ propagandis diversajn rondiradojn (Asch - Hengstenberg, Hainberghaus - Grün, Hainberghaus - Neuberg). Jam en 1874 estis la unuaj ideoj konstrui ion similan sed la rimedoj ne sufiĉis malgraŭ subtenpromeso urbreprezentantara.

Tuj ĉio ŝanĝiĝis en 1895 okaze de la datreveno naskiĝitaga de la germana kancelierco Otto von Bismarck. En 1898, sub la estreco de urbestro Emil Schindler instalitis komitato konstrua kies membroj venis el diversaj societoj ( ekz. Deutscher und Österreichischer Alpinistenverband, Verband der Züchter und Verschönerer, Verband der Deutschen in Böhmen). La konsilantaro unuanime decidis ke la nomiĝo tura farotas laŭ la germana kanceliero; ili ankaŭ publike iniciatis konkurson kaj 320 planproponoj revenis. Baldaŭ, danke al kolektoj monaj, solvitis ankaŭ la fincancaj problemoj. La urbaj politikistoj alparolis, post lia venko, la germanan arĥitekton Wilhelm Kreis kiu jam estis havinta renomon pro la kreo de Bismarck-kolonoj: lia plano pri la Bismarck-kolono Götterdämmerung honoritis fare de la Germana korporaciaro studenta kaj uzitis ĝis 1911 ne malpli ol 47 fojojn. Sinjoro Kreis tamen venkis nur pro sia tria plano, kiu ege diferenciĝis de aliaj siaj konstruendaĵoj. En aŭgusto la surloka arkistkto Ernst Hausner venigis Johannes Hörer el la vilaĝo Kamenná. je helpado.

Komenco konstrua estis en la 22.9.1902 kaj finkonstruo de la konko en oktobro 1903; tiam la unuaj vizitantoj povis jam admiri la tuton kaj post pago de malgranda monsumo ili rajtis surgrimpi. Inaŭguro solena oficiala estis en al 19.6.1904. 666 m² da granitaj blokoj, 65.000 brikoj, 58 kalkĉaretoj kaj tri cementĉaretoj necesis por la artakreo. Ĝi estas 34 metrojn alta kaj la kvadrata horizontala projekciaĵo estas sur 6,7 × 6,7 m. En 1913 muntitis ĉe la flanka enirejo bronza reliefo de Bismarck (de Albrecht Gerold la pli maljuna) kiu, kune kuna aliaj german(lingv)aj spuroj, forigitis post 1945. Nomŝanĝo tamen jam estis en 1918 kiam estiĝis Ĉeĥoslovakio. En 2004 oni dehakis la ĝenantajn arbojn por ebligi ĝuadon rektan de la spekto tura; posedanto estas la urbo Aš. La feria domo montopinta brulkonsumiĝis en la 2009-a jaro; refarplanoj ja estas. Proksime troviĝas ekde junio 2010 la sport- kaj ripozumareo "Hill Háj u Aše".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Petr David, Vladimír Soukup: Egerland und Ascher Gebiet, S & D, Prago 1997, p.101, ISBN 80-86050-06-8
  • Jaroslav Vít: Ašsko. Historicko-Turistický Průvodce č. 15, Nakl. Českého Lesa, Domažlice 2000, pl 149-150, ISBN 80-86125-19-X
  • Magdalena Šmrhová: Asch und Umgebung in alten Ansichten, Baron, Hostivice 2011, p. 76 ss, ISBN 978-80-86914-34-3
  • Pöllmann, Werner: "Grandioser Ausblick nach Bayern und Sachsen", gazetartikolo che Frankenpost, 2.1.2003
  • von Bismarck, Valentin: Bismarck-Feuersäulen und Türme (maledita manuskripto); rr. 100 "Bismarck-Turm bei Asch in Böhmen", 1900 - 1915, 1937 (en la arkivo de la korporaciaro Alemannia/Bonn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Bismarck-turo (Háj) en Vikimedia Komunejo