Bistra (Maramureș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bistra (Maramureş))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bistra
Bistra
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Maramureș
Alinome Бистра (ukraine), Petrovabisztra (hungare)
Iama hungara departemento Máramaros
Situo 47° 52′ N, 24° 11′ O (mapo)47.86524.191388888889Koordinatoj: 47° 52′ N, 24° 11′ O (mapo)
Bistra (Maramureș) (Rumanio)
Bistra (Maramureș) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 365 m
Poŝtkodo 437045
Loĝantaro
– komunumo 4.174 (en 2011)
– vilaĝo 1,017 (en 2011; 1.316 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 107289
vdr

Bistra (hungare: Petrovabisztra) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sighetu Marmației. En 1992 ĝi havis 678 loĝantojn (rumanoj). Ĝi fariĝis memstara komunumo en 1926 el teritorio de Petrova. Ĝia unua mencio estas en . Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).[1]

Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Crasna Vișeului kaj Valea Vișeului. Ĉiuj tri partoj situas ĉe rivero Vișeu. La komunumo norde limas al Ukrainio. Ekzistas fervoja stacio ("Vișeu Bistra") ĉe la linio inter Sighetu Marmației kaj Dej. Proksime de Crasna Vișeului pasas la nacia vojo DN18.

En la censo de 2002, 1.184 (90 %) el la 1.316 loĝantoj deklaris sin etnaj ukrainoj[2]. En la tuta komunumo la proporcio estis simila.

Laŭ la censo de 2011 la vilaĝo Bistra estis la plej malgranda inter la tri komunumaj partoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.