Bajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bitoko, BajtoOkopo : Opo el fiksita nombro da bitoj (kutime bitoko), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bitoko; kiel mezurunuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzataj kilobitoko, megabitoko, gigabitoko.

Ofta konfuzo estas konsideri ke bajto kaj bitoko estas ekzakte sinonimaj, kio ne estas strikte vera. Bitoko ĉiam temas pri grupo da ekzakte 8 bitoj. Bajto, se preni la oficialan difinon, signifas la plej malgrandan kvanton da bitoj kiuj komputilo kapablas trakti unuope. Plej kutime tiu kvanto estas 8, sed ekzistas malnovaj komputiloj aŭ reto-sistemoj kie bajto povas valori 7 bitoj (pro tio ke la 8a bito estas uzata por kontroli erarojn), aŭ 9 (8 bitoj por informo + 1 por eraro-kontrolo).

Per la 8 bitoj de la normala bitoko eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:

  • duuma prezento de sensignuma entjero el la intervalo [0..255];
  • duuma prezento de signumhava entjero, de -128 ĝis 127 (i.a. tiel estas difinita la datumtipo byte en Ĝavo);
  • kodeono de signo; skve, la nombro de diversaj signoj facile prezenteblaj en komputilo kutime ne superas 256 — vd ISO-kodo;
  • duum-dekuma prezento de nombro: bitoko entenas du duonbitokojn (bitkvaropojn), ĉiu el kiuj povas enteni reduktitan kodon de cifero aŭ signumo;
  • bitoko povas esti fizika parto de pli granda, logike nedividebla tuto (ekz-e de mantiso);

Unu 8-bita bitoko estas prezentebla per du ciferoj en deksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bitokoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni nomis bitoko 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn, sed hodiaŭ la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, interalie en internaciaj normoj (ekzemple ISO-9660, ISO-11544).

Oni tradicie misuzis la scienciajn prefiksojn k, M, G, ktp por obloj de 1024 (210) anstataŭ de 1000. Iuj distingas inter kB por 1000 bitokoj kaj KB por 1024 bitokoj, sed tiu distingo ne estas aŭdebla. Kun kilobitoko la diferenco estas nur 2,4 %, sed kun terabitoko la eraro estus jam 10 %. Tial estas konsilinde uzi la sciencajn prefiksojn nur kun iliaj oficialaj signifoj kaj uzi la alternativajn prefiksojn por obloj de 1024:

unu kilobitoko (1 kB) = 1000 bitokoj unu kibibitoko (1 KiB) = 1024 bitokoj
unu megabitoko (1 MB) = 1000000 bitokoj unu mebibitoko (1 MiB) = 1048576 bitokoj
unu gigabitoko (1 GB) = 1000000000 bitokoj unu gibibitoko (1 GiB) = 1073741824 bitokoj
unu terabitoko (1 TB) = 1000000000000 bitokoj unu tebibitoko (1 TiB) = 1099511627776 bitokoj

Ankaŭ la mallongigo "O" estas esperante uzata anstataŭ "iB". (1 kO = 1 kiB)[1]

atentu kaj komparu la vikipedian statistikon pri E-o kaj aliaj lingvoj, precipe la procenton de artikoloj super 2 kilobitokoj


Fonto :Komputada leksikono

Notoj kaj referencoj

  1. Ekz. dum elŝutadoj en firefox