Bitola kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bitola Kongreso)
La Komisiono de la Kongreso en rara foto

Bitola Kongreso[1]Kongreso de Monastir (albane Kongresi i Manastirit) estis scienca konferenco de patriotismaj intelektuloj kaj verkistoj okazinta en la makedona urbo Bitolo (kiu siatempe portis la nomon Monastir) de la 14-a ĝis la 22-a de novembro 1908 dum kiu oni interkonsentis pri unueca normigita ortografion por la albana lingvo. (22). Ekde tiam ĝi havas ege fonetikan skribon kun nur du specialaj literoj kiuj ankoraŭ validas hodiaŭ.

Lingva kaj kultura fono[redakti | redakti fonton]

La albana lingvo estis malpermesata kiel lerneja kaj administra lingvo kaj la otomanaj aŭtoritatoj malpermesis portempe la presadon de albanaj libroj.

Antaŭ tiu kongreso, la albana lingvo estis skribita per kombinaĵo de ses malsamaj alfabetoj. Bitolo ne estis elektita hazarde. En tiuj jaroj Bitolo estis la sidejo de la bitola aŭ monastira epoko en Otomana Imperio. Ĝi portis la epiteton urbo la Konsulo ĉar la urbo havis 12 konsulajn reprezentejojn inter 1878-1913. Krome, ĉiuj tio ĉi en la malfrua 19-a jarcento Bitola estis la dua plej granda urbo en Sud-Balkanio, post Tesaloniko.

Lingva komisiono[redakti | redakti fonton]

Ĉe la komenco de la kongreso, parlamentanoj elektis komisionon, kiu konsistis el ok membroj, kiuj organizis debaton inter parlamentanoj kaj kongresprojektoj. Gjergj Fishta estis Prezidanto de tiu komisiono kaj Mit'hat Frashëri estis vicprezidanto. Luigj Gurakuqi estis sekretario. La aliaj kvin membroj estis Bajo Topulli, Ndre Mjeda, Shahin Kolonja, Gjergj Qiriazi kaj Sotir Peçi. Mit'hat Frashëri ankaŭ estis elektita prezidanto de la kongreso. Ĉe tiu kongreso estis por pli da rajtoj por albanaj virinoj ĉar unu virino estis alta funkciulino ĉe tiu kongreso: Parashqevi Qiriazi, kiu estis administranto de la komisiono kiu okupiĝis pri la alfabeto, kaj respondecis pri la organizado de diversaj alfabetaj proponoj.

Tago de la albana alfabeto (albane Dita e Alfabetit).[redakti | redakti fonton]

Albana Alfabeta Tago estas celebrata ĉiujare la 22-an de novembro. Ĉi tiu festotago markas la datrevenon de la Kongreso de Manastir (Bitola kongreeso).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Bitola portis en la Otoamana epoko la nomon Monastir.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Osmani, Tomor. (1999.) “Historia e alfabetit”, Udha e shkronjave shqipe (albana), p. 461–496.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]