Bix Beiderbecke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bix Beiderbecke (* 10-an de marto 1903 en Davenport, Iovao; † 6-an de aŭgusto 1931 en Long Island, Nov-Jorkio; fakte Leon Bismark Beiderbecke, la voknomo Bix deduktiĝas de sia dua persona nomo – la nomo de lia patro [1]) estis usona ĵazmuzikisto kaj kornetisto.

Vivo

Beiderbecke devenis el bonstata kaj muzika familio de meklenburga deveno kaj ellernis jam en la aĝo de kvar jaroj la pianludadon laŭ aŭdo. La lernadon de la notskribo li longe rifuzis, kio metis al li dum sia kariero ofte problemojn, ĉar la muzikistosindikato AFM pro lia ĝis 1923 mankanta „muzikisto-ekzameno“ ofte ne koncedis laborpermeson (Union Card). [2] Lia intereso por la korneto kondukis al tio, ke li mem instruis al si la ludadon de ĉi tiu instrumento. Kiel dekkvinjarulo Beiderbecke imitludis helpe de gramofono la kornetsoloojn de Nick LaRocca de la Original Dixieland Jass Band. Samjare li verŝajne aŭskultis Louis Armstrong, kiam tiu ĉi dum dungiteco sur misisipio-vaporŝipo staciis en Davenport. [3]

Por profesia edukado liaj gepatroj sendis lin sur la Lake-Forest-Akademion proksime de Ĉikago, kion li tamen eluzis por tio, cedi al sia pasio por la muziko ludante en la diversaj ĵazbandoj de la muzikmondo de Ĉikago. Kiam tio estis konata, la Akademio eksigis lin en 1922. Li komencis malkonstantan vivon kiel profesia muzikisto.

The Wolverines kun Bix Beiderbecke (kvara ekde la dekstra)

Ekde fine de 1923 li estis la plej grava muzikisto de la grupo The Wolverines, kun kiu li ankaŭ sonregistris unuajn diskojn. En 1925 li estis membro de al orkestro de Charlie Straight, spontankoncertis tamen krome kun multaj ĵazbandoj. Ekzemple li ludis inter alie kun Jimmie Noone, King Oliver, Louis ArmstrongBessie Smith.

Post unu jaro en Sankta Luiso ĉe Frank Trumbauer (kun kiu li surdiskigis sian mitan furorkanton „Singing the Blues“) li iris kune kun ĉi tiu al Detrojto al la unua simfonia ĵazorkestro estrate de Jean Goldkette. Ĉi tiu orkestro tamen ne sukcesis komerce kaj estis malfondata en 1928. La plimulto el la muzikistoj, tiel ankaŭ Beiderbecke, ŝanĝiĝis al Paul Whiteman. Ĉe Whiteman li renkontis la plej famajn blankulajn ĵazmuzikistojn siatempajn kiel Jimmy kaj Tommy Dorsey, Bing Crosby, Jack Teagarden kaj Eddie Lang. Tiutempe Beiderbecke ankaŭ registris kun malgranda studiobando, kiun li nomis Bix and his Gang, aron da historie gravaj ĵazdiskoj. Beiderbecke estis stelula soloisto en la orkestro de Whiteman, sed liaj eblecoj estis ene de la simfonie pompaj aranĝoj limigitaj. Pli kaj pli nun la konsekvencoj de sia alkoholdependenco fariĝis rimarkeblaj. Li ĉiam pli ofte forfalis pro malsano kaj en 1929 devis submetis sin al dealkoholizo, por kiu Whiteman koncedis al li salajratan forpermeson, sed Beiderbecke ne plu revenis en la orkestron[4]. La sekvan jaron li ankoraŭ havis kelkajn dungitecojn en novjorkaj ĵazbandoj, povis tamen ne plu reradikiĝi nenie nek private nek profesie. En 1931 li malsaniĝis pro pulmobrulumo, kiu kaŭzis lian morton.

Graveco

Beiderbecke estis unu el la plej gravaj kaj influhavaj blankulaj ĵazmuzikistoj de la 1920-aj jaroj kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de la ĉikago-ĵazo. Liaj improvizadoj estis karakterizitaj de miksaĵo el lirika frazigo kaj - kompare kun la plej multaj ĵazmuzikistoj de la epoko - de ega emocia retenemo, kiu faris lin antaŭulo de la malpasia ĵazo. [5] Mita estis la pura, klara sono de lia kornetludado. Multaj sonregistraĵoj dokumentas lian ankaŭ por ĵazmuzikisto progresintan harmonikomprenon, kiu malkaŝas la influon de impresionismaj kaj samtempaj komponistoj kiel Debussy, Ravel kaj Igor Stravinskij. [6] Impona pruvo de lia ludo estas la soloo sur Singing the Blues. Beiderbecke ankaŭ kreis aron da pianokomponaĵoj (plej fama: In A Mist), kiun notis amika aranĝisto por li.

Postefiko

La kornetludo de Beiderbecke influis multajn ĵaztrumpetistojn. Klare ĉi tiu efiko estas aŭdebla je Red Nichols, Bunny Berigan, kaj Bobby Hackett. Kun Hackett, ankaŭ ŝatata de pli modernaj ĵazmuzikistoj kiel Dizzy Gillespie, kiu mem tre admiris Armstrong-on, sed en kies ludmaiero superpezas influojn de Beiderbecke, rezultas la stila ligo al la lirika, baladeca trumpetluda maniero de Chet Baker, Miles Davis aŭ Woodie Shaw. Kvankam la korneton en ĵazo dum la dua duono de la 1920-aj jaroj pli kaj pli flankenŝovis la trumpeto, Beiderbecke restis fidela al sia instrumento, ĉar ĝi li bone taŭgis por sia maltradicia ludo kaj esprimo. Per tio li metis la bazon ankaŭ por la „travivado“ de la korneto kiel instrumento en la ĵazmuziko. Beiderbecke, lerninte kornetludadon meminstrue, uzis nekutimajn prenokombinaĵojn por la valvoj. Ĉi tiu ludmaniero, kiu pro iomete malsama agordo konsistigis parton de la originaleco de lia ludo, ĝis nun estas imitata. Ankaŭ por nuntempaj muzikistoj kiel Franz Koglmann Beiderbecke estas inspirfonto.

Literaturo

La tragikaj vivcirkonstancoj kaj lia frua morto kontribuis al romantike glorkronita formado de mitoj, kiu tuj post lia vivofino ekestis. La vivohistorio de Bix Beiderbecke instigis verkistinon Dorothy Baker al romano Young Man With A Horn. Plua literatura priverkado estas la radiodramo Leben und Tod des Kornettisten Bix Beiderbecke aus Nord-Amerika de Ror Wolf. La plej amleksa biografio aperis en 1974: „Bix - Man and Legend“ de Richard M. Sudhalter kaj Philip R. Evans (Arlington House, New Rochelle, New York 1974, Schirmer 1975). En 1995 aperis „Bix Beiderbecke - Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten“ de Klaus Scheuer (ISBN 3-923657-47-1), biografio pri Beiderbecke kun muzikaj analizoj kaj transskribaĵoj same kiel detala diskografio.

Diskografiaj indikoj

La sondiska verkaro de el la ŝelaka epoko estas dokumentita sur diskoj de firmao Classics. Pluaj elstaraj diskoj el lia diskografio estas:

  • Bix Beiderbecke and the Wolverines (Timeless, 1924)
  • Bix Beiderbecke Vol. 1 - Singin´ the Blues (Columbia, 1927)
  • Bix Beiderbecke Vol. 2 - At the Jazz Band Ball (Columbia, 1927/28)
  • Bix and Tram (JSP, 1926–1929)

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Arrigo Polillo: Jazz - Geschichte und Persönlichkeiten, Schott Musik International, Mainz, 1981, ISBN 3-254-08209-5, Seite 383
  2. Klaus Scheuer: Bix Beiderbecke - Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Oreos Verlag, Waakirchen-Schaftlach, 1995, ISBN 3-923657-47-1, Seite 16, 19, 20, 25,
  3. Laŭ propra eldiro de Armstrong en: Richard M. Sudhalter, Philip R. Evans, William Dean-Myatt: Bix - Man and Legend, Quartet Books, London, 1974, ISBN 0-7043-2070-3, Seite 39
  4. Arrigo Polillo: Jazz - Geschichte und Persönlichkeiten, Schott Musik International, Mainz, 1981, ISBN 3-254-08209-5, Seite 391
  5. Joachim-Ernst Berendt: Das Jazzbuch, Fischer-Taschenbuch, Frankfurt a. M., 4. Auflage, 1992, ISBN 3-8105-0230-8, Seite 106
  6. Joachim-Ernst Berendt: Das Jazzbuch, Fischer-Taschenbuch, Frankfurt a. M., 4. Auflage, 1992, ISBN 3-8105-0230-8, Seite 104
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bix Beiderbecke » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.