Bizanca imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bizanca imperio
Orienta romia imperio
Plena origina nomo:
Βασιλεία των Ρωμαίων
Origina nomo latine Imperium Romanum Orientale
 Romia imperio 3951453 Osmanida imperio 
Venecia respubliko 
Trebizonda imperio 
Moreja despotujo 
Ruma sultanujo 

Dosiero:Flag of Palaeologus Emperor.svg

historia lando • historia epoko • imperiokulturostilo
Geografio
Bizanca imperio dum sia plej granda teritoria kresko dum imperiestro Justiniano la 1-a (cca jaro 550)
Bizanca imperio dum sia plej granda teritoria kresko dum imperiestro Justiniano la 1-a (cca jaro 550)
Ĉefurbo:
Areo:
4 500 000 km² (en la jaro 550)
La plej alta punkto:
Ararato (5137 m)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
34 000 000 (en la 4-a jarcento)
Nacia konsisto:
greka (oficiala lingvo)
Ŝtat-strukturo
Solido • Byzantine coinage • miliaresion • Hiperpirono • Histamenon • Stavraton soliduso, hiperpirono
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Romia imperio Romia imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Osmanida imperio Osmanida imperio
Venecia respubliko Venecia respubliko
Trebizonda imperio Trebizonda imperio
Moreja despotujo Moreja despotujo
Ruma sultanujo Ruma sultanujo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Bizanca imperio (3951453) estis la greka, orienta parto de la romia imperio, kiu travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis grandparte la saman teritorion, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la veran heredinton de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".

Oni nomas la imperion "bizanca", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstanteno fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj ne eĉ regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".

Historio

Orienta Romia Imperio en la jaro 480.
Mapo de la Bizanca imperio en 550 sub la regado de Justiniano.
Justiniano en la mozaikoj de la Preĝejo de Sankta Vitalo en Raveno.
Imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (1143-1180).

Por sekurigi la kontrolon de la romia imperio kaj kompetentigi ties administracion, la imperiestro Diokleciano, fine de la 3-a jarcento, institutuciis la regoreĝimon konata kiel tetrarkio, konsista en la divido de la Imperio en du partojn, regataj de du imperiestroj kun titolo de aŭgusto, ĉiu el kiuj havis asocie po unu «vic-imperestron» kaj estontan heredanton kun titolo de cezaro. Post la abdiko de Diokleciano la sistemo perdis validecon kaj malfermiĝis periodo de enlandaj militoj kiu ne finis ĝis la jaro 324, kiam Konstantino la 1-a reunuigis ambaŭ partojn de la Imperio.

Konstantino rekonstruis la urbon Bizanco kiel nova ĉefurbo en 330. Li nomigis ĝin «Nova Romo», sed ĝi iĝis konata populare kiel Konstantinopolo ('La urbo de Konstantino'). La nova administracio havis sian centron en la urbo, kiu ĝuis de senegala strategia situacio ĉe la nodo de la ĉefaj komercaj vojoj de la orienta Mediteraneo. Konstantino ankaŭ estis la unua imperiestro kiu adoptis la kristanismon, religio kiu pliigis sian influon laŭlonge de la 4-a jarcento kaj finfine estos proklamita de la imperiestro Teodozo la 1-a, fine de tiu jarcento kiel oficiala religio de la Imperio.

Post la morto de Teodozo, ekde 395 la romia imperio havis du kunimperiestrojn: unu imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis la grekan (kaj multe pli riĉa) orienton el Konstantinopolo. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere. Sed en la 5-a jarcento, la okcidento falis antaŭ la premo de la ĝermanoj. Romo mem falis en 476.

Pli precize, la Imperio dividiĝis definitive: Flavio Honorio, la plej juna filo de Teodozo, heredis Okcidenton, kun ĉefurbo en Romo, dum la plej aĝa filo, Flavio Arkadio, ricevis Orienton, kun ĉefurbo en Konstantinopolo. Por la majoritato de fakuloj, ekde tiam ekas propre la historio de la Bizanca imperio. Dum la historio de la Okcident-Romia Imperio finis en 476, kiam la juna Romulo Aŭgustulo estis elpostenigita de la ĝermano (de la grupo de la heruloj) Odoakro, dum la historio de la Bizanca imperio pluis dum preskaŭ unu jarmilo.

En la 6-a jarcento, la imperiestro Justiniano la 1-a, dezirinte rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion.

Je 636, la araba imperio venkis la bizancianojn en la batalo de Jarmuk en Palestino. La araboj poste forkaptis ankaŭ Sirion, Egiption kaj nordan Afrikon. Pro la bizanca persekutado de la nestorianoj kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn kontraŭ Konstantinopolo.

La imperio nun konsistis preskaŭ nur el Anatolio kaj Grekio. Sed ĝi restis riĉa kaj forta dum la sekvantaj kvar jarcentoj.

Sed en la 11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento la imperio petis la helpon de la papo, kiu laŭvice vokis al la krucmilitoj en 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turniĝis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, starigante la latinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenis la rilaton inter kristanoj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en 1453 Konstantinopolo mem falis. Interalie, la bizanca imperio donis al granda parto de orienta Eŭropo sian alfabeton kaj religion.

Memkompreno

La bizancanoj, kaj la grekoj ĝis en la 19-an jarcenton konsideris kaj nomis sin mem romianoj (Ῥωμαῖοι, Rhōmaîoi, elparolate: Romäi). La vorto grekoj (Έλληνες, Héllēnes/Éllines) estis uzata preskaŭ nur por la antaŭkristaj nekristanaj grekaj kulturoj kaj ŝtatoj. Nur ekde 1400 la bizancanoj pli kaj pli nomis sin Helenoj.

La nuntempaj esprimoj bizancanoj kaj bizanca imperio estas modernaj. Samepokuloj parolis nur pri la Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων (Basileía tōn Rhōmaíōn/Vasilía ton Romäon „Imperio de la romianoj“) aŭ pri la Ῥωμαικὴ Αὐτοκρατορία (Rhōmaikḗ Autokratoría/Romaikí Aftokratoría, „romia memregno, romia imperio“).

Laŭ sia memkompreno ili ne estis la posteuloj de la romia imperio – ili estis mem la romia imperio. Evidentiĝas tio ankaŭ pro la modernaj nomoj orientromia kaj okcidentromia imperioj, ĉar laŭ la tiama opinio ekzistis nur unu imperio sub du imperiestroj.

Ekonomio

La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kaj silkokultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelis silkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Ties valuto estis norma en tiamaj Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ la silka vojo al Ĉinio.

Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al la italaj komercaj civitoj Venecio kaj Ĝenovo. Malllongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre ĝi rompis la ekonomian sanon de la ŝtato.

Granda parto de la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato, feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.

Religio

Konstanteno, kvankam pagana, vidis en kristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion.

La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio sur tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, la dinastia principo ne ĉiam sukcesis kaj imperiestriĝo ofte dependis pli de potenca armeo ol de heredaj rajtoj.

Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokis konciliojn por pacigi la teologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio, teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ en la Persan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj.

Inter la skoloj, oni nomas la instruojn de ikonoklasmo, ikonoduloj, monofizismo, arhiismo, pelagianismo kaj monotelismo.

Kulturo

La Bizanca Imperio konsideris sin, kun iom da pravo, kiel centron de la tiuepoka eŭropa kulturo. Ĉar la historiaj fontoj estas grandparte ekleziaj, ne estas facile prijuĝi la nereligian parton de la bizanca kulturo. Sed post la disfalo de la imperio en 1453 rimarkeblis la efiko de ĝiaj fuĝantaj kleruloj, kiuj portis al okcident-eŭropaj landoj sian scion kaj siajn skribaĵojn kaj kontribuis al la evoluo de la renesanca kulturo. Sur la insulo Kreto la bizanca kulturo daŭris ankoraŭ dum la venecia regado; ĝis la osmana konkerado de la insulo en 1669 oni parolis pri "bizanca renesanco".

Vidu ankaŭ artikolojn

Politiko

La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomiemajn nobelojn.

La romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en Hipodromo. La ĉarkuraj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, sed ankaŭ religie, klase kaj por la urba administro.

La streĉoj de la sistemo akriĝis ĝis ribelado Nika.

Armeo

La forto de bizancia armeo restis surtere en kirasitaj rajdistoj katafraktoj. Mare, la ŝiparo bruligis malamikajn ŝipojn per greka fajro, naftomiksaĵo brulanta sur akvo.

Vidu ankaŭ

Sur la mapo