Bjalistoka Esperanto-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Bjalistoka Esperanto-Societo
Białostockie Towarzystwo Esperantystów
Emblemo de la societo
Emblemo de la societo
Geografia situo 53° 7′ 44″ N, 23° 9′ 14″ O53.12888923.153889Koordinatoj: 53° 7′ 44″ N, 23° 9′ 14″ O
Białostockie Towarzystwo Esperantystów (Tero)
DEC
Białostockie Towarzystwo Esperantystów
Lokigo de Tero en mondo
i1
tipo NRO
agareo Bjalistoko, podlaĥia provinco kaj najbaraj provincoj
sidejo Flago-de-Pollando.svg Pollando, Bjalistoko
estro Przemysław Wierzbowski
lingvoj Esperanto, pola
Retejo https://espero.bialystok.pl
v  d  r
Information icon.svg

Bjalistoka Esperanto-Societo estas ne-registara organizaĵo fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1922 de Jakobo Ŝapiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la asocio

La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj, laŭ streboj de Jarosław Parzyszek elektita kiel la unua prezidanto de la societo, oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.

Agado[redakti | redakti fonton]

17-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 2017
La societo organizas renkontiĝojn ĉe la monumento de Zamenhof en Bjalistoko okaze de la datrevenoj de lia naskiĝo kaj morto

La ĉefa okupo de Bjalistoka Esperanto-Societo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.

La societo estis loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

Ekde 2009 volontuloj de la societo organizas renkontiĝojn de Bjalistoka Lingvokafejo, en kiuj krom Esperanton oni povas konversacie praktiki lingvojn de la mondo[1]. La 23-an de januaro 2017 okazis ĝia 100-a renkontiĝo[2].

Ekde 2008 Bjalistoka Esperanto-Societo estas gastiganta organizo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo de Erasmus+. Ĝis nun en Bjalistoko dum 9-12-monataj periodoj laboris, helpante organizi Esperanto-aranĝojn kaj kursojn, volontuloj el: Francio (2008), Britio (2009), Hungario (2011), Rusio (2012), Ukrainio (2013), Ukrainio (2014), Hungario (2015) kaj Francio (2016)[3].

En la jaroj 2013-2015 la societo estis partnero de la projekto Elloke-Tutmonden de la programo Grundtvig. Kadre de la dujara projekto okazis internaciaj renkontiĝoj kaj trejnadoj kunorganizataj kun Verĉela Esperanto-Grupo kaj Triesta Esperanto-Asocio (Italio), EUROKKA (Francio), Esperanto-klubo Espero el Visaginas (Litovio) kaj Esperanto-Asocio de Skotlando[4].

En la jaroj 2015-2017 la societo estis kunordiganto de la projekto Trejnu la Trejniston de Erasmus+[5].

En majo 2017 la societo organizis kun Pola Esperanto-Asocio 36-an Polan Esperanto-Kongreson en Bjalistoko[6].

La 31-an de majo 2017 laŭ la iniciato de Bjalistoka Esperanto-Societo en la urbo aperis nova ZEO, la strato Jakobo Ŝapiro[7].

Eldonaĵoj de BES[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de La Pupo eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro en 2016

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj ĝiaj aktivuloj, ofte en kunlaboro kun Esperanto-libraro (filio de Podlaĥia Libraro), eldonis plurajn librojn en Esperanto, inter alie verkojn de la pola literaturo.

  • Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn, 2017 - poemoj de pola poeto en Bjalistoko Wiesław Kazanecki
  • La Pupo, Bolesław Prus, 2016 - ĉefverko de la pola literaturo
  • Mi inventas la mondon, 2015 - elekto el la poemaroj (de 1945 ĝis 2012) de la pola Nobel-premiita poetino Wisława Szymborska
  • Perdiĝis la kobajo, Krystyna Korolczuk, 2015 - rakonto pri malaperinta kobajo
  • Revenoj al Krynki, Sokrat Janowicz, 2014 - mallongaj skizoj, rakontoj kaj eseoj de belarusa verkisto Pollanda
  • Urseto, Adam Siemieńczyk, 2013 - porinfana fabelo pri pluŝa urso kaj recikligo
  • Historio de Kuki, Konrad Kuśmirak, 2013 - rakonto pri kukolido, kiu eloviĝis en fremda kaj negastigema nesto
  • Polino, Bajram Karabolli, 2012 - rakonto pri polino en komunista Albanio
  • Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano, Jakobo Ŝapiro, 2011 - reeldono de spritaj tekstoj, kun traduko en la polan; en 2012 eldoniĝis ankaŭ sondisko kun la teksto en ambaŭ lingvoj

Estraro[redakti | redakti fonton]

Ekde la 5-a de oktobro 2014 la estraron konsistigas[8]:

  • Prezidanto: Przemysław Wierzbowski
  • Vicprezidanto: Andrzej Zejdler
  • Sekretariino: Anna Siliwończuk
  • Kasistino: Alicja Jacewicz
  • Estraranino: Stefania Romanowicz
  • Estraranino: Katarzyna Choroszucha

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Białostocka Kawiarnia Językowa ĉe la retpaĝo de BES
  2. Evento ĉe Facebook
  3. Volontulu en Bjalistoko ĉe la retpaĝo de BES, 2.07.2017
  4. Elloke-Tutmonden ĉe Facebook
  5. Trejnu la Trejniston ĉe Facebook
  6. Ni organizis Polan Esperanto-Kongreson ĉe la retpaĝo de BES, 18.05.2017
  7. Ulica Jakuba Szapiro, 31.05.2017
  8. Registro de Organizaĵoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.