Black Uhuru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Black Uhuru
Persona informo
TTT
Retejo http://www.rasrecords.com/blackuhuru/
vdr

Black Uhuru, estas fama bando de la dua generacio de regeo. Origina el Jamajko, nome la unua bando de regeo kiu ricevis premion Grammy, pro sia albumo, Anthem, en 1983. Iliaj plej konataj sukcesoj estas «Shine Eye Gal», «Guess Who's Coming to Dinner», «System», «Sinsemilla», «Solidarity» kaj «What Is Life?».

La deveno de la nomo Black Uhuru deriviĝas de la svahila, en kiu uhuru signifas "liberecon". Tial la traduko estus «Nigra Sendependeco». La bando formiĝis en la distrikto Waterhouse, Kingstono, kun la nomo Uhuru. Ties dekomencaj membroj estis Ervin «Don Carlos» Spencer, Rudolph «Garth» Dennis, kaj Derrick «Duckie» Simpson. Poste venis aliaj aliĝoj.

En 1981 la grupo atingis pinton kaj komercan kaj disvolvigan. Post registri studian albumon, Red, kaj koncertan albumon Tear It Up, la grupo atingis la pinton de la famo per la publikigo de Anthem, en 1983. En tiu sukcesa periodo, la bando partoprenis en turneo kun bandoj kiel The Police kaj The Rolling Stones.

Kelkaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1980 – Sinsemilla
  • 1981 – Red
  • 1982 – Chill Out
  • 1983 – Guess Who's Coming to Dinner (Black Uhuru re-eldono)
  • 1983 – Anthem
  • 1986 – Brutal
  • 1987 – Positive
  • 1990 – Now
  • 1991 – Iron Storm
  • 1993 – Mystical Truth
  • 1994 – Strongg
  • 2018 – As the World Turns

Referencoj[redakti | redakti fonton]