Black and Tan Fantasy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Black and Tan Fantasy estas ĵaza komponaĵo de Duke Ellington kaj Bubber Miley[1]el la jaro 1927.

La 7-an de aprilo 1927 Orkestro Duke Ellington surdiskigis la pecon, kiu pli ol iu ajn alia rikoltigis unuan famon. Ĝi atingis majon de 1928 rangon 5 de la pintaj 30 furoraĵoj laŭ Billboard.[2] „Ĝi ĉiam denove estis elstarigita de la tiamaj muzikrecenzistoj kaj intelektuloj kiel ekzemplo por tio, kio povas esti ĵazo. Estis por multaj la pruvo, ke ĵaz estas arto“, notis la biografo de Ellington, J. L. Collier.[3] Hans Ruland estimas ĝin kune kun „Mood Indigo“ kaj „Creole Rhapsody“ kiel la plej grava frua komponaĵo de Ellington.[4]

La komponaĵo[redakti | redakti fonton]

La peco komenciĝas per simpla, sed kortuŝa temo laŭ b♭-minora blusoskemo, supozeble elverkita de Bubber. Laŭ taksado de Collier estas variaĵo de la novorleano-funebromarŝoj aŭ -plendokantoj, kiujn Miley estus koninta de Sidney Bechet, King Oliver aŭ aliaj. Laŭ Roger Pryor Dodge Miley prenis sian ĉeftemon el gospelo de Stephen Adams, kiun li aŭdis kanti de sia fratino.[5]. En la sonregistraĵo el 1927 ĝin prezentas Miley kaj Tricky Sam Nanton kun dampilo, akompanataj de tubjo, banĝo kaj klarneto longe eltenantaj la notojn. Al ĉi tiu dekdutakta temo sekvas pli komplika, kiun ludas aldosaksofonisto Otto Hardwick. En la klasikaj sonregistraĵoj sekvas post prezentado de la temopasaĵo tri strofoj kun solaĵoj de Miley (2-foje) kaj Nanton, poste aranĝita ensemblopasaĵo kaj dekdutakta solo de Ellington per piano, antaŭ ol la temo ripetiĝas kun aludoj al la funebromarŝo de Chopin (el ties 2-a pianosonato).[6] Estas neniu frapinstrumentaro, kaj la ritmosekcio plejeble estas retenema.[7] Por Ellington je la ripeto de la temo estis aparte grava la kunverkado de Arthur Whetsol, ĉar tiu ĉi-loke povus generi je la aŭskultantoj „grandajn dikajn larmojn“.[8]

La bando surdiskigis la pecon Band ankoraŭ du fojojn en la jaro 1927 – por diskeldonejo Victor la 26-an de oktobro kaj por Columbia la 3-an de novembro. Ĝi fariĝis unu el la plej popularaj numeroj de la bando dum sia tuj sekva periodo ĉe Cotton Club. Irving Mills eĉ raportas, ke li dungis Ellingtonon por Cotton Club, post kiam li estis aŭdinta lin ludi la pecon.[9]

La komponaĵo finfine ankaŭ fariĝis la bazo por filmeto (19 minutojn), kiun en 1929 produktis reĝisoro Dudley Murphy kaj kies melodrama kadra agado surscenejigu ĉefe Djukon Ellington kaj lian orkestron same kiel la etoson de Cotton Club kaj de ĝiaj dancistoj. Ĝi estis unuafoje prezentata la 8-an de decembro 1929. En la filmo ludas la Orkestro Duke Ellington (kun Arthur Whetsol, Barney Bigard, Wellman Braud, Tricky Sam Nanton, sed sen Bubber Miley) la titolojn Black and Tan Fantasy, Black Beauty, The Duke Steps Out kaj Cotton Club Stomp. [10] En la filmo la nigrula (tamen sufiĉe helhaŭta) aktorino Fredi Washington ludas la ĉefrolon de dancistino, kiu pro amo al Ellington malgraŭ kormalsano prezentas kaj kolapsas sur la scenejo – la lasta, kion ŝi aŭdas, estas, Black and Tan Fantasy, kies prezentadon akompanas gospelĥoro.

Black and Tan estis komence de la 20-a jarcento en Usono nomo por noktoklubejoj kaj trinkejoj kun muzika aŭ alia distroprogramo precipe por nigruloj, kiujn tamen ankaŭ vizitis pagopova blankula publiko, kio tiam nepre ne estas kutima. Ekzemplo estis la Exclusive Club en Harlemo, en kiu Ellington faris sian unuan novjorkan prezentadon.[11]

Duagrada literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein, 1999
  • Hans Ruland: Duke Ellington – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Gauting
  • Gunther Schuller: Early Jazz. Its Roots and Musical Development. Novjorko ktp.: Oxford University Press 1986; ISBN 0-19-504043-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ propraj indikoj Ellington verkis la pecon en la taksio survoje tra la Centra Parko en Novjorko ĝis en la ssonregistrejo. Collier rigardas kritike la gravecon de Ellington kiel „komponisto“ multaj el la verkoj ludita de li kaj lia orkestro kaj konkludas (same kiel antaŭe Schuller), ke „Black and Tan Fantasy“ samkiel ankaŭ la preskaŭ samtempe ekestinta „East St. Louis Toodle-Oo“ unualinie baziĝas sur la muzikaj ideoj de Bubber Miley; komparu Collier, p. 436. Li skribas, ke el ĉiuj el la fruaj kantoj, sur kiuj baziĝas la famo de Ellington kiel kantverkisto – samkiel liaj ASCAP-tantiemoj – nur la titolo „Solitude“ tutsole estas lia verko.
  2. Komparu Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Akompanteksto (7/100) kaj -libro de la 100-lumdiska eldono. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4
  3. Collier, p. 168 s.
  4. Komparu Ruland, p. 66
  5. citita ĉe Schuller Early Jazz, p.330
  6. Schuller, p. 330
  7. Collins, p. 170. Collier opiniis tamen en plua analizo, ke la simileco al la funebromarŝo de Chopin estas pli hazarda kaj ke la muzikistoj de Ellington ne konis ĝin; la influo estas male atribuebla al la versio de King Oliver pri „Dead Man Blues“ de Jelly Roll Morton. Morton finfine akuzis Ellingtonon, ke li ŝtelis ĝin de li kaj minacis per juĝeja plendo. Ili post tio restis malamikaj ĝis la morto de Morton en 1941.
  8. Citaĵo N. Shapiro/N. Hentoff (eldonistoj) Hear me talkin to ya, Penguin 1955, p.235
  9. Shapiro/Hentoff, Hear me talkin to ya, Penguin, 1955, p.230
  10. La 13-an de februaro 2001 la filmo Black and Tan Fantasy aperis kiel republikaĵo ĉe diskeldonejo „Kino International“ en la lumdiskega kolekto The Best of Jazz and Blues (Hollywood Rhythm Volume 1).
  11. James Lincoln Collier Jazz- the american theme song, Oxford University Press 1993, pj. 15-16