Blackwater USA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blackwater USA
militfirmao • negoco • entrepreno vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Erik Prince • Al Clark vd
Sidejo McLean
Lando Usono
Dungitoj 21 000
TTT Oficiala retejo
vdr

Blackwater USA estas privata armeoserva firmao[1] fondita en 1997 de Erik Prince kaj Al Clark.

Laŭ la entreprena priskribo, Blackwater USA ofertas kiel servon trejnadon por armeo, registaraj instancoj, justico kaj civitanoj same kiel efektivigon de strategiaj kaj precizaj agoj. La dungitoj de la entrepreno laboras kiel moderna formo de solduloj.

Ĝi alternative estis nomita kiel sekureco kontraktisto aŭ lusoldula organizo de multaj raportoj en la internacia amaskomunikilaro[2][3][4][5][6]. La bazo de Blackwater estas en la usona stato de Norda Karolino, kie ĝi funkciigas taktikan trejnadan servon kiun ĝi asertasj estas la plej granda en la mondo. La kompanio trajnas pli ol 40 000 homoj ĉiujare, de ĉiuj militistaj servoj kaj diversaj aliaj agentejoj. La kompanio mem reklamas sin kiel esti " la plej ampleksa profesia militista kompanio de publika ordo, sekureco, interpacigo, kaj stabilecaj operacioj en la mondo."(citaĵo mankas)

Firmaa strukturo[redakti | redakti fonton]

  • Blackwater Training Center
  • Blackwater Target Systems
  • Blackwater Security Consulting, Moyock, NC
  • Blackwater Canine
  • Blackwater Air (AWS).

La prezidanto de la firmao estas Gary JACKSON, iama oficiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1997 de Erik Prince, iama soldato de la trupoj de specialaj agadoj de la usona mararmeo (SEAL) kaj subtenanto de la respublikana partio kaj Al Clark. Ĝi posedas bienon, kies surfaco estas pli ol 24 km², en Moyock, en Norda Karolino, sude de la militŝipara centro de Norfolk, kie pli da 50 000 militistoj sekvis trejnadon [7].

La firmao aktive helpas per siaj servoj la irakan okupadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gielink, Dirk; Maarten Buitenhuis, René Moelker. (2007) “No Contractors on the Battlefield: The Dutch Military's Reluctance to Outsource”, Thomas Jäger, Gerhard Kümmel: Private Military and Security Companies: Chances, Problems, Pitfalls and Prospects. VS Verlag, p. 149. ISBN 3531149016.
  2. Sunday Herald, Scotland, "BACK IN IRAQ: THE 'WHORES OF WAR'", October 2, 2007.
  3. Jeremey Scahill, The Nation, "Will Blackwater Be Kicked Out of Iraq After Recent Bloodbath?" Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, September 28, 2007.
  4. David Swanson, Scoop New Zealand, "Observing Our Government Through Blackwater", September 29, 2007.
  5. Ian Bruce, The Herald, London, "Blackwater uses armed force ‘twice as often as other Iraq firms’" Arkivigite je 2009-02-27 per la retarkivo Wayback Machine, September 28, 2007.
  6. Tehran Times, "Blackwater admits employees illegally sold weapons", September 23, 2007.
  7. angle Blackwater USA - Training. Blackwater USA. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 4-a de oktobro 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]