Blake Edwards
Blake EDWARDS (la 26-an de julio 1922 - la 15-an de decembro 2010 ) estis aklamita kinoreĝisoro, Oscar- gajninto kaj respondeca por pluraj gravaj produktadoj kiel la Rozkolora Pantero filmserio kaj la sukcesaj filmoj Breakfast at. Tiffany's kaj Victor Victoria.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis la 26-an de julio 1922 en la urbo Tulsa, en Oklahomo, en Usono, nomata William Blake Crump. Infanaĝe li ludis en pluraj filmoj kaj eĉ verkis skriptojn. Lia sukceso en reĝisorado estis en 1961 kiam li reĝisoris kaj produktis la filmon Breakfast at Tiffany's, ĉefroligante la Okcar-gajninton Audrey Hepburn. En 1962 li reĝisoris la filmon Days of Wine and Roses kun Jack Lemmon kaj Lee Remick.
Post ĉi tiu filmo venis La Rozkolora Pantero ĉefrolita de la aktoro kaj komikulo Peter Sellers, kiu estis premiere prezentita en 1963 kaj iĝis komedia filmo kiu estis sekvita per ok pliaj filmoj kiuj ankaŭ iĝis furoraĵoj.
En 1959 li reĝisoris la komedion Operation Petticoat kun Cary Grant kaj Tony Curtis. En 1965 li skribis kaj reĝisoris la komedion The Great Race kun Jack Lemmon kaj Tony Curtis. En 1984 li reĝisoris la filmon Mickey kaj Maud kun Dudley Moore en la gvidrolo.
Post lia geedziĝo kun filmaktorino Julie Andrews, li reĝisoris kaj produktis plurajn filmojn kun ŝia partopreno, inkluzive de Darling Lili, la komedio 10, la dramo That's Life! (1986), kaj la premiita filmo Victor Victoria.
En la 75-a Akademia Premio en 2004, Edwards ricevis honoran Oskaron por dumviva atingo.
Li estis edziĝinta al Patricia Walker inter 1953 kaj 1967 kaj ili havas du infanojn kune. De 1969 ĝis lia morto li estis edziĝinta al Julie Andrews kaj ili havas du adoptfilinojn.
En 2005 li ricevis honordoktorecon de Ŝtata Universitato de Arizono [1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Honorary Degrees, Arizona State University
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sensoj de Kino: Kritika datumaro de grandaj reĝisoro
- Blake Edwards ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Blake Edwards ĉe AllMovie (angle)
- Blake Edwards ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Encyclopedia de Oklahoma Historio kaj Kulturo – Edwards, Blake
- Mia Tago Kun Blake Edwards – Tributo de Steven Ameche