Blanche (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Metro-M.svg

Blanche
Kajoj de la stacio
Kajoj de la stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 9-a / 18-a
Geografia situo 48° 53′ 0″ N, 2° 20′ 1″ O48.8834592.333703Koordinatoj: 48° 53′ 0″ N, 2° 20′ 1″ O
Situo de Blanche
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 3 997 296 vojaĝantoj (2017)
Historio
Malfermo 21-a de oktobro 1902
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 3107
Linio M02Paris m 2 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

Blanche (esperante Blanka) estas stacio sur linio 2 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 9-a kaj 18-a arondismentoj de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 21-a de oktobro 1902, du semajnojn post la plilongigo de linio 2 inter Étoile kaj Anvers. Dum tiuj du semajnoj, vagonaroj transiris la stacion senhalte.

Ĝi situas sub Bulvardo de Clichy, oriente de Placo Blanche.

La nomo de la stacio devenas de Placo Blanche, sub kiu ĝi troviĝas, kaj de Strato Blanche (Strato Blanka). En la pasinto, tiu strato estis trairita de aŭtoj, ŝargitaj de gipso el la gipsa fosejo de Montmartre, kiuj postlasis blankajn spurojn de pulvoro en la kvartalo.

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

La stacio disponas pri unusola alirejo, nome ŝtuparo kiu troviĝas sur inter-ŝoseo, fronte al n-ro 59, Bulvardo de Clichy.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris logo bus jms.svg RATP 30 54 68 74 OpenTour
  • Paris logo noctilien jms.svg N01 N02

Proksime[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]