Blankĉapa bucero
T. a. albocristatus ĉe la Centraparka Bestoĝardeno, Usono | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Horizocerus albocristatus (Cassin, 1848) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Buceros albocristatus (pranomo) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankĉapa bucero[1] aŭ okcidenta longvosta bucero - latine Horizocerus albocristatus - estas specio de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el kvar specioj de la genro latine nomata Horizocerus. Ĝi troviĝas nature en malsekaj arbaroj de Okcidenta Afriko. Ĝi estis iam konsiderata samspecia kun la Blankakrona bucero (Horizocerus cassini) kun la ordinara nomo "Blankakresta bucero".
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Blankĉapa bucero estis formale priskribita en 1848 de la usona ornitologo John Cassin surbaze de specimeno kolektita proksime de la rivero Saint Paul en Liberio. Li kreis la dunoman nomon Buceros albocristatus.[2][3] La specia epiteto kombinas la latinan vorton albus (signifanta "blanka") kun cristatus (signifanta "kresta" aŭ "kun kresto").[4] La specio nun estas klasita en la genro Horizocerus, kiun en 1899 enkondukis la usona ornitologo Harry C. Oberholser. La okcidenta longvosta bucero estis antaŭe konsiderata samspecia kiel la orienta longvosta bucero (Horizocerus cassini), sub la ordinara nomo blankakresta bucero.[5]
Ili estas du subspecioj,[5] kiuj diferenciĝas ĉefe pro la kvanto de blanko en kapo kaj kolo kaj pro la ĉeesto aŭ foresto de blankaj pintoj en la flugilkovriloj:
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Blankĉapa bucero havas vastan arealon en Okcidenta Afriko, etendiĝantan de suda Sieraleono orienten ĝis Benino, inkluzive de Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio kaj Togolando. Ĝi estas ofta en partoj de sia arealo. Kvankam estas malfacile taksi ĝian populacion, oni ne opinias ĝin minacata.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri tipa nigra bucero (kun iom da malhelverdda irizeco) kun larĝa beko subenkurba kaj kun kornokresto, sed kun tre specifa trajto en kapo tute kovrita de blankaj ŝvelaj plumoj (kun nigraj ŝaftoj)- Estas blankaj pintoj en la nigraj plumoj de la longa vosto. La bazo de la maksilo estas kornokolora kaj ĉirkaŭokule estas nigra ringareo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Kapo de H. a. macrourus
- Ĉe Centraparka Bestoĝardeno, Usono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ (1848) “Description of a new Buceros, and a notice of the Buceros elatus, Temm., both of which are in the collection of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia 3, p. 331–332.
- ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- 1 2 Mousebirds, Cuckoo Roller, trogons, hoopoes, hornbills. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 9a de Januaro 2024 .
- ↑ BirdLife International (2016). “Horizocerus albocristatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22725946A94907044.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
- J.C.T. Gonzalez, B.C. Sheldon, N.J. Collar, J.A. Tobias. 2013. A comprehensive molecular phylogeny for the hornbills (Aves:Bucerotidae). Molecular Phylogenetics and Evolution. 67(2): 468–483
- J. Del Hoyo, A. Elliot, J. Saragatal. 2001. Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Editions
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


