Saltu al enhavo

Blanka ĉokolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka ĉokolado
manĝprodukto
types of chocolate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1936 - nuntempe/nekonata
v • d • r
An advertisement for Milky Bar. A drawing of a bar is next to text describing it being introduced to New Zealand, with some body text describing its introduction to the UK as popular and its healthiness
1936 reklamo por Milkybar
blanka ĉokolado

Blanka ĉokolado estas dolĉaĵo kies ĉefaj ingrediencoj estas sukero kaj kakaobutero. Aliaj ingrediencoj inkluzivas laktopulvoron kaj vanilon. Male al regula ĉokolado, ĝi ne enhavas kakaon aŭ kakaosolidojn. Kakaobutero estas ingredienco ankaŭ trovebla en aliaj specoj de ĉokolado kaj igas ilin solidaj je ĉambra temperaturo, sed fandiĝas en la buŝo. Tiel, blanka ĉokolado havas la saman teksturon kiel aliaj specoj de ĉokolado, sed ĝia gusto estas malsama.

Blanka ĉokolado unue estis komerce produktita en Svislando fare de Nestlé en la 1930-aj jaroj.

Produktado

[redakti | redakti fonton]

Male al konvencia ĉokolado, blanka ĉokolado estas farita ne el la tuta kakaomaso, sed nur el la kakaobutero ekstraktita el ĝi, kune kun certaj laktokomponantoj kaj sukero. Laŭ EU-gvidlinioj, ĝi devas enhavi almenaŭ 20% kakaobuteron kaj 14% laktopulvoron, inkluzive de almenaŭ 3,5% laktograso.

Krom esti manĝata rekte, ĝi estas ĉefe uzata en bakaĵoj. Blanka ĉokolado ankaŭ taŭgas por garnado, ekzemple, kiel tegaĵo aŭ raspita sur spageta glaciaĵo por imiti parmezanan fromaĝon.

Iuj specoj de blanka ĉokolado bakiĝas pli bone ol aliaj, kaj iuj emas bruniĝi kiam bakitaj. En multaj kazoj, blanka ĉokolado estas uzata kiel ornamaĵo por manĝaĵoj faritaj el dolĉamara ĉokolado aŭ laktoĉokolado.

Dum blanka ĉokolado antaŭe haveblas nur en stangeta formo, hodiaŭ oni povas trovi multajn aliajn dolĉaĵojn kaj ankaŭ laŭsezonan ĉokoladon kiel ekzemple paskajn laporojn aŭ Patro Kristnaskon faritajn el blanka ĉokolado.

En Japanio, blanka ĉokolado ofte estas donacita dum la Blanka Tago, la 14-an de marto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]