Blanka Akacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Blanka Akacio estas Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio. La prezidanto de la klubo estas Semen Vajnblat.

La klubo kunvenas ĉiujn du semajnojn marde, en sia klubejo laŭ la adreso: Troickaja 41. Ekzistas ankaŭ apartaj kunvenoj-aranĝetoj de la kluba junulara sekcio (plejofte dimanĉe kaj plejofte ekster la klubejo), pri kiuj oni kutime informas en la paĝo de la Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (vidu ligilon sube).

La klubo organizas ĉiujaran esperantan renkontiĝon Humurino en Odeso. En 1998, ĝi ankaŭ estis la loka organizantaro por la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Oficiala paĝaro de E-klubo "Blanka Akacio"
Forumo de E-klubo "Blanka Akacio"
Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
Esperanto-Humurino en Odeso (eo)