Blanka Domo (Vaŝingtono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La suda flanko de la Blanka Domo.

La Blanka Domo (angle White House) estas la oficiala loĝejo de la Prezidanto de Usono. Ĝi estas blanka konstruaĵo ĉe 1600 Pennsylvania Avenue, NW en Vaŝingtono, Distrikto Kolumbio, Usono. La nomo de la loĝejo ankaŭ estas uzita simbole por aludi la regadon de la Prezidento, ekzemple: "Hodiaŭ la Blanka Domo anoncis novan politikon pri edukado."

Historio

La Blanka Domo estis konstruita post la kreado de la Distriko de Kolombio per akto de la usona kongreso en decembro, 1790. Prezidento George Washington mem helpis elekti lokon, kune kun urba plananto Pierre Charles L'Enfant. La arkitekto elektiĝis per konkurso, kiu ricevis naŭ proponojn. James Hoban, irland-devena usonano, gajnis la honoron, kaj konstruado komenciĝis per la metado de la angulŝtono je la 13-a de oktobro 1792. La konstruaĵo, kiun li desegnis, modeliĝis kiel la unua kaj dua etaĝoj de Leinster-Domo, duka palaco en Dublino, Irlando, kiu estas nun la hejmo de la Irlanda Parlamento.

Laŭ la tempo, la konstruaĵo estis origine nomita la Prezidenta PalacoPrezidenta Domego. "Unua Damo" Dolley Madison nomis ĝin la "Kastelo de Prezidento", kvankam ekde 1818 ĝi nomiĝis kiel "Blanka Domo". La nomo Administra Domego estis ofte uzita oficiale ĝis Prezidento Theodore Roosevelt establis la formalan nomon per fari "The White House" nomo gravurita en siaj paperaĵoj je 1901.

John Adams estis la unua prezidanto kiu loĝis en la konstruaĵo, ekde la 1-a de novembro 1800. En 1814, dum la tiel nomata Usona Milito de 1812, multo de la urbo estis bruligita de kanadaj trupoj, kaj la Blanka Domo detruiĝis. Nur la eksteraj muroj restis, sed ĝi estis rekonstruita. La muroj farbiĝis blankaj por kaŝi la fuman damaĝon.

La Blanka Domo estis atakita denove je la 16-a de aŭgusto, 1841, kiam Usona Prezidento John Tyler vetois leĝproponon, kiu celis establi La Duan Bankon de Usono. Furioza aro de la "Whig"-partio tumultis ekster la Blanka Domo.

La Blanka Domo estis rimarkinde malfermema al la publiko ĝis la frua parto de la 20-a jarcento. Prezidento Thomas Jefferson malfermis ĝin por domfesto post sia dua inaŭgurado je 1805. Multaj homoj ĉe la ĵura ceremonio sekvis lin hejmen, kie li bonvenigis ilin. Tiuj domfestoj iufoje senbridemis kaj sovaĝiĝis. Je 1829, Prezidento Andrew Jackson devis foriri al hotelo, kiam pli-malpli 20.000 civitanoj celebris lian inaŭguradon en la Blanka Domo. Liaj helpistoj finfine logis la amason ekster la domon per kuvoj plenigitaj per oranĝsuko kaj viskio. Tamen, la kutimo daŭris ĝis 1885, kiam nove elektita Grover Cleveland faris militan paradon ekster la Blanka Domo anstataŭ la kutiman domfeston.

JEFFERSON ankaŭ permesis publikan turismon ĉe sia hejmo, kiu kontinuas ĝis nun, krom dum milittempo. Li ankaŭ komencis la tradicion de ĉiujaraj festoj dum Novjara Tago kaj la 4-a de julio (la usona Sendependeca Tago). Tiuj festoj finiĝis dum la fruaj 1930j.

La Blanka Domo restis malfermita aliafoje ankaŭ. Prezidento Abraham Lincoln plendis, ke li estis konstante sieĝata de labor-serĉantoj volantaj politikan okupadon aŭ favorojn. Lincoln toleris la ĝenon, anstataŭ riski deturni iujn amikojn de forta politikisto aŭ opini-faranto.

Konstruo

Malmultaj homoj komprenas la grandecon de la Blanka Domo, ĉar multo de la konstruaĵo estas sub tero aŭ alifoje ŝajnis malgranda per pejzaĝo. Fakte, en la Blanka Domo estas:

  • 132 ĉambroj
  • 35 banĉambroj
  • 6 etaĝoj
  • 412 pordoj
  • 147 fenestroj
  • 28 kamenoj
  • 8 ŝtuparejoj
  • 3 liftoj
  • 5 ĉiutempaj ĉefkuiristoj
  • 5000 vizitantoj per tago
  • tenisejo
  • keglejo
  • kinejo
  • kur-vojstreko
  • naĝejo

Ĝi estas unu la kelkaj registaraj konstruaĵoj, kiuj estas alirebla per radseĝo, Ŝanĝoj okazis dum la prezidenteco de Franklin D. Roosevelt, kiu uzis radseĝon pro poliomjelito. Dum mez-1940j, la konstruaĵo determiniĝis esti konstrue malsolida, kaj minacata de disfalo. Prezidento Harry S. Truman moviĝis al Blair-Domo, dum la Blanka Domo tute plifortiĝis kaj refariĝis. La malnovan lignon de la konstruaĵo anstataŭis ŝtalo kaj betono. Kelkaj ŝanĝoj fariĝis tiam: la prezidenta loĝejo ĉe la altaj etaĝoj pligrandiĝis, kaj nova balkono pluiĝis al la ronda portiko.

Kvankam la konstrua forteco estis plibonigita dum la 1940-oj, la interno dum jardekoj de malbona konservado povis degeneri. Jacqueline Kennedy, edzino de Prezidento John F. Kennedy refarigis la internon de multaj ĉambroj por reveni al la originala 19-a-jarcenta aspekto, ofte uzante bon-kvalitajn malnovajn kaj forgesitajn meblojn el la subteretaĝo. Posta refarado okazis per Nancy Reagan, edzino de Prezidento Ronald Reagan dum la 1980-oj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj