Vilao Jeanneret-Perret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blanka Domo (Le Corbusier))
Vilao Jeanneret-Perret
vilao
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Le Corbusier vd
Estiĝo 1912
Lando Svislando vd
Situo La Chaux-de-Fonds
Adreso Chemin de Pouillerel 12
Situo
Geografia situo CH1903: 552726 / 217423 (mapo)47.1061111111116.8158333333333Koordinatoj: 47° 6′ 22″ N, 6° 48′ 57″ O; CH1903: 552726 / 217423 (mapo)
Vilao Jeanneret-Perret (Neŭŝatelo)
Vilao Jeanneret-Perret (Neŭŝatelo)
DEC
Vilao Jeanneret-Perret
Vilao Jeanneret-Perret
Lokigo de Neŭŝatelo en Svislando
Situo de Vilao Jeanneret-Perret
Map
Vilao Jeanneret-Perret
vdr
Vilao Jeanneret-Perret aŭ Blanka Domo.

La Vilao Jeanneret-Perret (konata ankaŭ kiel Maison Blanche (Blanka Domo)) estas la unua sendependa projekto fare de la svisa arkitekto Le Corbusier.[1] Konstruita en 1912 en La Chaux-de-Fonds, kiel la hejmo de la familio de Charles-Edouard Jeanneret, ĝi estis desegnita por liaj gepatroj.

La Blanka Domo estis lia plej ambicia projekto: nova hejmo por liaj gepatroj, sur la arbara montetaro ĉe La-Chaux-de-Fonds. Tiu domo Jeanneret-Perret estis pli granda ol la aliaj fare de la juna arkitekto, kaj de pli plinoviga stilo; la horizontalaj ebenoj kontrastis dastre kun la fortaj alpaj deklivoj, kaj ankaŭ la blankaj muroj kaj manko de ornamado estis en akra kontrasto kun la aliaj konstruaĵoj de la montetaro. La internaj spacoj estis organizitaj ĉirkaŭ la kvar pilieroj de la salono en la centro, antaŭindikante la malfermajn internojn kiujn li kreos en siaj postaj konstruaĵoj. La projekto estis pli multekoste konstruita ol imagite; liaj gepatroj devis translokiĝi el la domo post dek jaroj, kaj relokiĝi en pli malmultekosta hejmo.

La konstruaĵo malfermiĝis al la publiko ekde 2005, kaj nun estas sub la patroneco de la Svisa Nacia Komitato por UNESCO kaj estis proponita de la Svisa Registaro por enskribo sur la Listo de la Monda heredaĵo de Unesko.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNESCO: "Œuvre urbaine et architecturale de Le Corbusier", [1] Alirita la 12an de Oktobro 2012
  2. UNESCO: "Œuvre urbaine et architecturale de Le Corbusier", Alirita la 12an de Oktobro 2012

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maison blanche, Charles-Edouard Jeanneret/Le Corbusier, eld. Karl Spechenhauser and Arthur Ruegg, Association Maison blanche/Birkhäuser, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47° 6′ 22″ N 6° 48′ 57″ O / 47.10611 °N, 6.81583 °O / 47.10611; 6.81583 (mapo)