Blanka buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka buteo
Blanka buteo
Blanka buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. albicollis
Leucopternis albicollis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanka buteo (Leucopternis albicollis), estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj. Ili reproduktiĝas en la tropikoj de Ameriko. La Akcipitredoj estas familio de Falkoformaj, sed foje estas separataj en la ordo de Akcipitroformaj kun la aliaj akcipitroj kaj ties parencoj. Kvankam ĝi estas komune lokigita en la subfamilio de Buteonenoj, la valideco de tiu grupo estas dubinda kaj nune sub revizio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Leucopternis albicollis costaricensis en Honduro
Plenkreskulo de Leucopternis albicollis ghiesbreghti

La plenkreskulo de Blanka buteo gamas el 46–56 cm longa kun tre larĝaj flugiloj kaj havas blankajn kapon, korpon kaj subflugilojn. La supraj flugiloj estas nigraj, kaj la tre mallonga vosto estas nigra kun larĝa blanka bendo. La beko estas nigra kaj la kruroj estas flavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas pli grandaj kaj pli fortikaj (840 g kompare kun la masklaj 650 g). Nematuruloj havas etendan nigran punktecon en supraj partoj kaj malhelan striecon en blankecaj subaj partoj.

La alvoko de la Blanka buteo estas plendeca kerŭii.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar agnoskataj subspecioj nome:

Tute blanka, escepte pro nigraj markoj en eksteraj unuarangaj, kaj nigra antaŭfina vostobendo. La okuloj estas flavaj.
Simila al ghiesbreghti sed kun pli distingaj nigraj markoj en flugiloj kaj vosto. La okuloj estas brunaj.
  • Leucopternis albicollis williaminae – Surloke en nordokcidenta Kolombio kaj okcidenta Venezuelo.
Flugilplumoj estas pli forte markataj je nigra, kaj ĝi havas nigrajn striojn en krono kaj kolumo. La vostobendo estas pli larĝa kaj la irisoj estas brunaj.
  • Leucopternis albicollis albicollis – Norda Kolombio kaj centra Venezuelo al Brazilo.
Pli malgrandaj ol la nordaj formoj kaj la flugiloj estas ĉefe nigraj kun blankaj markoj. La nigra vostobendo etendas al bazo de la vosto kaj la irisoj estas brunaj.

Ĉiuj subspecioj aspektas ĉefe blankaj el sube, kio estas tialo por la komuna nomo. La identeco de la birdoj malkovritaj en 2000/2001 en la Serranía de las Quinchas de centra Kolombio [1] estas neklara ankoraŭ.

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas birdo de arbaroj de malaltaj teroj kaj aliaj arbaroj. Ĝi havas teritoriojn el suda Meksiko tra Centra kaj Suda Ameriko al Peruo, Bolivio kaj Brazilo. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en Trinidado. La teritorioj de la Blanka buteo en centra Sudameriko estas la tuta Amazona Baseno, el Andoj okcidente al Gujanoj ĉe Atlantiko nordoriente, kaj al transiraj teroj sude. Ĝi estas tre disvastigata specio, ĝi estas kutime nekomuna, sed la IUCN konsideras ĝin kiel ne minacata tutmonde pro la granda etendo de ties teritorioj.[2]

La Blanka buteo manĝas ĉefe reptiliojn kaj iome insektojn kaj mamulojn, kaptataj per flugofalo el ripozejo. Ĝi asociiĝas al miksitaj kunmanĝantaroj de manĝantaj grupoj de simioj de la specio Kroncebo (Cebus apella) kaj de Ruĝa nazuo (Nasua nasua) por kapti predojn fortimigitajn de tiuj animaloj.[3] Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado kaj havas spektaklan flugan ceremonion porpariĝadan.

Ili konstruas grandan platforman neston el bastoneteroj en arbo[4] kaj kutime la ino demetas unu bluecblankan ovon kun malhelaj makuletoj. Funkcianta nesto estis observata en Ekvadoro en meza aŭgusto.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laverde-R. et al. (2005)
  2. BLI (2008)
  3. de Mello Beisiegel (2007)
  4. Ekz. Ceiba sp.: Cisneros-Heredia (2006)
  5. Cisneros-Heredia (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 144450, Leucopternis albicollis, Konsultita la 27an de decembro 2008.
  • Cisneros-Heredia, Diego F. (2006): Notes on breeding, behaviour and distribution of some birds in Ecuador. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126(2): 153-164. PDF plena teksto Arkivigite je 2013-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • de Mello Beisiegel, Beatriz (2007): Foraging Association between Coatis (Nasua nasua) and Birds of the Atlantic Forest, Brazil. Biotropica 39(2): 283–285. COI:10.1111/j.1744-7429.2006.00255.x (HTML resumo)
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Laverde-R., Oscar; Stiles, F. Gary & Múnera-R., Claudia (2005): Nuevos registros e inventario de la avifauna de la Serranía de las Quinchas, un área importante para la conservación de las aves (AICA) en Colombia . Caldasia 27(2): 247-265 [Spanish with English abstract]. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]