Blanka cemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blanka cemento estas speciala cemento de la tipa griza cemento.

La blanka cemento estas produktita el feroriĉaj krudmaterialoj (Fe2O3-enteno < 0,1 %) kaj ĉefe por Terrazzo, nudbetono (surface netraktita) kaj murŝmiraĵo (plastro). La blanka cemento konvenas ne nur por helaj surfacoj, sed ĝi estas pli facile miksebla kun kolorigaĵoj ol la griza portlanda cemento. Tio gravas ĉe produktado de koloraj terrazzo-platoj.

La produktado de la blanka cemento estas pli kosta ol tiu de la griza cemento. Oni devas abrupte malvarmigi la varmegajn klinkerojn. Tio okazas per faligo en akvobasenon. Nuntempe ekzistas eĉ metodoj, dum kiuj oni uzas gason por malvarmigi la klinkerojn. Tiu lasta metodo estas malpli kosta ol la akvobasena proceso.

La blanka cemento estas grava konstrumaterialo en la mediteranea regiono, pro reflektado de la sunradioj kaj pro tio, ke la blanka koloro signifas en tiu regiono la purecon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.