Blanka ipomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka ipomeo

Biologia klasado
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Genro: Ipomeo Ipomoea
Specio: Blanka ipomeo
Ipomea alba
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blanka ipomeo (Ipomoea alba) estas specio de noktflora ipomeo, apartenanta al tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Norda kaj Sudameriko, de Argentino al norda Meksiko, Florido[1] kaj Porto-Riko.[2] Kvankam antaŭe klasita kiel genro Calonyction, specio aculeatum, ĝi nun estas ĝuste atribuita al genro Ipomoea, subgenro Quamoclit, sekcio Calonyction.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Blanka ipomeo estas plurjara herbeca liano kreskanta ĝis alteco de 5–30 m alte kun tordaj tigoj. La folioj estas kompletaj aŭ tri-lobaj, 5–15 cm longaj, kun 5–20 cm longa tigo. La floroj estas bonodoraj, blankaj aŭ rozkoloraj, kaj grandaj, 8–14 cm en diametro. La floroj rapide malfermiĝas vespere kaj daŭras tra la nokto, restante malfermitaj ĝis tuŝitaj de la matena roso. En nubaj tagoj, la floroj povas resti malfermitaj pli longe. La floroj ankaŭ emas resti malfermaj pli longe dum malvarmetaj temperaturoj - kiuj ankaŭ povas kaŭzi, ke la segmentoj kaptas aŭ ŝiras kiam ili malfermiĝas. Ĝia kromnomo lunfloro devenas de ilia florado vespere kaj ilia ronda formo kiel plenluno.

La fruktoj estas konusaj bekaj kapsuloj kun longo de 2 ĝis 3 cm kaj diametro de 1 ĝis 2 cm. Ili enhavas nigrajn semojn kiuj estas senharaj aŭ preskaŭ senharaj kaj havas longon de 1 cm.

La nombro de kromosomoj estas 2n = 30.[4]

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La specio havas tuttropikan distribuon. Origine ĝi distribuiĝas en tropika kaj subtropika Ameriko.[5] Ĝi kreskas ĉe vojrandoj, en arbustaroj kaj riverbordoj je malalta kaj meza alteco. Ĝi ankaŭ estas plantita kiel forte odora ornama planto en Mezeŭropo; la planto ofertata kiel la "luna vento" povas prosperi nur kiel ĉiujara ekstere pro sia sentemo al frosto[6].

Historia uzo[redakti | redakti fonton]

Paro de lunfloroj nove floris
Ipomoea alba - MHNT

La Mezamerikaj civilizoj uzis Ipomoea alba por transformi la latekson de la arbo Castilla elastica por produkti resaltajn kaŭĉukajn bulojn. La sulfuro en ĉi tiu ipomeo gloro utilis por interligi la kaŭĉukon. Tiu procezo okazis de almenaŭ 3 000 jaroj antaŭ la malkovro de vulkanizado far Charles Goodyear.[7]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La specio estas vaste kultivata kiel ornama planto por siaj floroj. En lokoj tro malvarmaj por vintra postvivado, ĝi povas esti kreskigita kiel ĉiujara planto. Ĉar ĝi estas de tropika origino, ĝi plej bone floras sub somera mallonga taga fotoperiodo. Kvankam ĝi povas sukcese flori en la nordo, ĝia florado estas malhelpita de tro longaj someraj tagoj. Tiel, ĝi ofte ne burĝonas kaj floras ĝis frua aŭtuno kiam tagluma longo denove proksimas al 12 horoj. Disvastigo kutime okazas per semo. La semo similas malgrandan brunetan nukson, kaj devas esti metita ene de fajo kaj poste akvotrempita dum la nokto antaŭ plantado. En iuj lokoj, ĝi estas invada specio, kiu povas kaŭzi problemojn en agrikulturaj medioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. And Bly "Ipomoea alba". Natural Resources Conservation Service PLANTS Database. USDA.Alirita la 20an de Majo 2015.
  2. Liogier, A.H.. (2000) Flora of Puerto Rico and Adjacent Islands: A Systematic Synopsis. Ed. de la Universidad. ISBN 978-0-8477-0369-2.
  3. Blanka ipomeo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. Ipomoea alba ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  5. Rafaël Govaerts (Hrsg.): Ipomoea - World Checklist of Selected Plant Families des Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 24. November 2017.
  6. Sie blühen erst im Mondschein: Mondwinde, Nachtkerzen und Gemshorn germane
  7. "Rubber processed in ancient Mesoamerica, MIT researchers find", MIT News. Kontrolita 2017-12-08.

Eksteraj ligiloj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipomoea alba en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipomoea alba en la germana Vikipedio. (ĉapitro "Distribuo", kaj du lastaj frazoj en "Priskribo")