Blanka privilegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Blanka privilegio (aŭ blank-haŭta privilegio) estas termino por sociaj privilegioj, kiujn akiras blankuloj en okcidentaj landoj kompare al ne-blankuloj inter la samaj sociaj, politikaj, ekonomiaj cirkonstancoj. Tiuj privilegioj estas nemerititaj kaj estas distribuitaj surbaze de valoroj de la reganta grupo, kiu en la t.n. "okcidentaj landoj" estas la blank-haŭtaj homoj. Laŭ McIntosh kaj Lee, blankuloj en socio konsiderita kiel kulture parto de la okcidenta mondo ĝuas avantaĝojn, kiujn ne-blankuloj ne spertas. Ĉi tio kondukas al la diskutado, ĉu la blanka homo rajtas povi ĝui aŭ ne tiujn privilegiojn. La termino signifas ambaŭ evidentajn kaj malpli evidentajn pasivajn avantaĝojn, kies ekzistojn blankaj homoj ne povas rekoni, kaj kio distingas tion de malkaŝita neobjektiveco aŭ antaŭjuĝo. Tiuj inkludas kulturajn asertojn je propra valoro; supozitan pli altan socian statuson; kaj liberecon movi, aĉeti, labori, amuzadi kaj paroli libere. La efikoj povas esti viditaj en profesiaj, edukaj kaj personaj kuntekstoj. La koncepto de blanka privilegio ankaŭ entenas la rajton supozi la universalecon de la propraj spertoj, markante aliajn kiel malsamaj aŭ esceptaj, dum ĝi perceptas sin kiel normala.

Akademiaj perspektivoj kiel kritika rasa teorio kaj blankeco-studoj uzas la koncepton de "blanka privilegio" por analizi kiel rasismo kaj rasigitaj socioj tuŝas la vivojn de la blanka homo.

Kelkaj kritikistoj argumentas, ke la termino uzas la koncepton de "blankeco" kiel esprimon por klasa aŭ alia socia privilegio aŭ kiel devojigon de pli profunde ekzistantaj problemoj de neegaleco. Aliaj argumentas, ke ne la blankeco mem estas la problemo, sed la multaj aliaj sociaj privilegioj, interkonektitaj kun ĝi, kiuj postulas kompleksan kaj zorgeman analizon identigi blankecon al kontribuo de la privilegioj. Aliaj kritikistoj de la ideo proponas alternativajn difinojn de blankeco kaj esceptojn aŭ limojn de blanka identeco, argumentante ke la koncepto de "blanka privilegio" ignoras gravajn diferencojn inter blankaj subpopulacioj kaj individuoj. Tio signifas, ke la nocio de blankeco ne inkluzivas ĉiujn blankulojn. Kritikistoj de blanka privilegio ankaŭ notas, ke estas problemo pri identigo de kolorhaŭtuloj. Tio estas, ĝi malsukcesas agnoski la diversecon de kolorhaŭtuloj kaj etnoj ene tiuj grupoj.