Blanka sorbuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka sorbuso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Sorbuso Sorbus
Subgenro: Aria
Sorbus aria
L.
Sinonimoj

Aria nivea Host.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blanka sorbuso [1] (Sorbus aria) estas specio el la genro sorbuso de la familio de la rozacoj. Esperantaj sinonimoj estas : la blanka alizarbo kaj la blanka alizujo [2]. La frukto nomas "alizo" [3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blanka sorbuso estas arbedoarbo kiu atingas alton de tri ĝis dek du metroj. La glata, griza arboŝelo estiĝas kreva kiam la arbo pliaĝas. La folioj grandas ses ĝis dek du centimetrojn kaj estas ovoformaj, la randoj neregule duoble segil-dente incizitaj. La malhel-gruna supra flanko komence estas velure harkovrita, tamen poste glata. La blanka suba flanko estas kovrita kun densa felteca hararo. En majo kaj junio la blanka sorbuso formas blankajn florojn en panikloj kun diametro de ok ĝis dek centimetroj. Ekde aŭgusto montriĝas la flavruĝaj ĝis skarlatruĝaj alizoj. Ili estas ovoforme sferaj kaj similas pometoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La blanka sorbuso estas disvastiĝinta en Okcident-Eŭropo, Mez-Eŭropo, Sud-Eŭropo, kaj Nord-Afriko. Kontraŭe en Nord-Eŭropo kaj en partoj de Sudorient-Eŭropo ĝi mankas. Oni trovas la blankan sorbuson dissemite en sunaj kverkaroj kaj fagaroj, en sekaj arbustaroj, sur rokoj, ankaŭ en submontaraj arbustaroj. Tiu palearktisa specio preferas sekajn, kalkoriĉajn grundojn en somerovarmaj lokoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La floroj estas protoginaj (hermafroditaj tielmaniere ke unue femalaj poste masklaj), nektaro-entenantaj; ili estas insekte polenataj kaj gravas por la abelobredado. La reproduktado estas seksa kaj apomiksa. La fruktoj maturiĝas de septembro ĝis oktobro kaj restas vintre sur la arbo. La radikoj havas endotrofajn mikorizojn. La blanka sorbuso ne troviĝas en unuspeciaj arbareroj, sed ĉiam ĝi estas nur elemento en miksa arbarero.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Folioj kaj infloresko.

Kaŭze de ilia enteno je sorbusa acido , krude manĝante la alizojn, eble rezultas stomakaj malordoj. Ĉar sorbusa acido varmege malkomponiĝas, teorie kun la alizoj oni povas pretigi marmeladon aŭ aliajn fruktajn preparaĵojn. Sed la faruneca gusto apenaŭ valoras la penon. Sekigitaj kaj muelitaj alizoj antaŭe estis uzataj kiel farunosurogato por panobakado. Tizanoj el alizoj efikas kontraŭ stomakaj malordoj kaj estas diurigaj.

La blanka-sorbusa ligno estas unu de la plej duraj el la eŭropaj lignospecoj. Ĝi estas flava-blanka, dise pora, fajne struktura kaj la kerno kolore ne estas diferencigebla. Kelkfoje oni uzas ĝin por manteniloj kaj por krucoplakaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1065
  2. PIV2 p.72
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.72

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Oberdorfer, Erich 2001 : Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete, Auflage 8, Ulmer-Verlag ISBN 3-8001-3131-5
  • germane Ellenberg, Heinz 1996 : Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen, Auflage 5, Ulmer-Verlag.
  • germane Spohn, Margot; Marianne Golte-Bechtle, 2005 : Was blüht denn da?, Kosmosverlag
  • germane Schütt, Peter ; Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff 2006 : Enzyklopädie der Laubbäume. ISBN 978-3-937872-39-1
  • germane Schmeil-Fitschen : Die Flora von Deutschland interaktiv, ISBN 3-494-01368-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]