Blanka verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blanka verso (angle, blank verse) estas versformo, kiu uzas senrimajn jambajn pentametrojn.

Estis Henry Howard (grafo de Surrey) (m. 1547), kiu la unua uzis blankan verson, kiu iĝis la kutima versformo de Christopher Marlowe, William Shakespeare, Ben Jonson kaj aliaj dramistoj. Inter aliaj poetoj kiuj uzis blankan verson estis John Milton, William Wordsworth, Percy Bysshe Shelley, John Keats, Robert Browning kaj Alfred, Lord Tennyson, kaj la usonaj poetoj Hart Crane kaj Wallace Stevens.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]