Heŭglina kosifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankabrova kosifo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heŭglina kosifo
Heŭglina kosifo
Heŭglina kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. heuglini'
Cossypha heuglini
(Hartlaub, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Heŭglina kosifoBlankabrova kosifo (Cossypha heuglini) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. La unua nomo plie taŭgas ĉar kongruas kun la latina scienca nomo, dum la dua indikas trajton komunan ankaŭ en plej parto de la aliaj specioj de la genro.

Fotita ĉe Nacia Parko Queen Elizabeth, Ugando

Tiu estas specio ege simila laŭ aspekto al la samgenra kaj tre proksime parenca Rupela kosifo, tio estas, same kiel tiu, tiu ĉi estas specio kun tre ruĝecaj pugo kaj subaj partoj pli etendaj ol ĉe aliaj samgenranoj. Krome la supraj partoj estas grizecaj, preskaŭ nigraj en krono kaj pli brunece en dorso, dum la flugiloj estas malhelgrizaj al nigrecaj, same kiel la vosto, kies ankaŭ la eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj ĉebaze. La vizaĝo montras tre rimarkindan blankan superokulan strion, pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj kaj ĉefe al la nuko, kaj tre larĝan nigran traokulan zonon, kiu larĝiĝas ĉe la orelzono. La beko estas nigra kaj kruroj kaj piedoj grizecaj.

Diferencoj disde la Rupela kosifo estas, ke la Heŭglina kosifo estas pli ruĝecoranĝa sube kaj tiu koloro pli etendiĝas kolflanke kaj nuke.

Ĝi troviĝas en granda parto de Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj savanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]