Blankabrusta kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrusta kormorano
Blankabrusta kormorano, ĉe Lago Najvaŝa, Kenjo
Blankabrusta kormorano, ĉe Lago Najvaŝa, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. lucidus
Phalacrocorax lucidus
(Lichtenstein, 1823)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Golfeto Plettenberg, Sudafriko.

La Blankabrusta kormorano (Phalacrocorax lucidus) estas birdotaksono multe kiel la disvastigata Granda kormorano kaj se ne regiona varianto de la sama specio, ĝi estas almenaŭ tre proksime rilata. Ĝi distingiĝas el aliaj formoj de Granda kormorano pro ties blanka brusto kaj pro la fakto ke subpopulacioj estas nesalakvaj birdoj.[1] Phalacrocorax lucidus ne estu konfuzata kun la plej malgranda kaj tre diferenca endemia sudaŭstralia Nigravizaĝa kormorano, kiu estas nomata ankaŭ Blankabrusta kormorano.

Taksonomio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La Blankabrusta kormorano (Phalacrocorax lucidus) estas membro de la kormorana familio Falakrokorakedoj. Ties taksonomia statuso estis sub studado dum kelkaj jardekoj[2] kaj kelkaj pridemandoj ankoraŭ ne estis definitive solvitaj. Phalacrocorax lucidus foje estas traktata kiel subspecio de la Granda kormorano, Phalacrocorax carbo lucidus, sed kelkaj fakuloj (ekz. Sibley & Monroe, 1990, Sinclair, Hockey kaj Tarboton, 2002) retenas ties originan traktadon kiel alospecio en la superspecia grupo de P. carbo, en kiu kazo ĝi estas aludita kiel Phalacrocorax lucidus. Nigrakola formo origine klasita kiel Phalacrocorax patrickiPhalacrocorax carbo patricki estas nune konsiderata kiel sinonima kun Phalacrocorax lucidus.

Kiel ties nomo sugestas, la 80–100 cm longa Blankabrusta kormorano havas blankajn kolon kaj bruston se plenkreskulo, kaj la blanka areo tendencas pliiĝi dum la birdo iĝas pli matura. Pri aliaj partoj ĝi estas granda kormorano ĝenerale simila al la Granda kormorano.

La pli malgranda kaj tre diferenca sudaŭstralia Nigravizaĝa kormorano, Phalacrocorax fuscescens, estas ankaŭ konata kiel la Blankabrusta kormorano.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Blankabrustaj kormoranoj ĉe la marbordo de Senegalio.
Blankabrusta kormorano, Phalacrocorax lucidus. Patro kun kreskinta nematura ido ĉe akvorezervejo en suda Okcidenta Kablando, Sudafriko.

La Blankabrusta kormorano estas la ununura formo de Granda kormorano troviĝanta en sub-sahara Afriko, la ununura formo kiu havas strikte nesalakvajn populaciojn kaj la ununura formo kun blankaj brusto kaj gorĝo; ĝi tamen interreproduktiĝas libere kun malhelbrustaj formoj de centra Afriko.[1] Ĝi havas ampleksan distribuadon; en la okcidenta marbordo el Kaboverdo al Gvineo-Bisaŭa kaj el Angolo al la Kabo de Bona Espero kaj en la orienta marbordo al Mozambiko. Ĝi loĝas en la tuta marbordo de Suda Afriko, sed ne klaras ĉu la marbordaj populacioj estas separataj el la internaj populacioj. En la afrika kontinenta tero ĝi loĝas plej ofte en orientaj kaj sudaj partoj, pli ol ĉe pli sekaj okcidentaj regionoj, kie ĝi kutime troviĝas nur ĉe konstantaj riveroj kaj akvorezervejoj. En internaj akvoj ĝi komune loĝas kun la Longavosta kormorano kaj la Afrika sagobirdo, sed ĝi estas ekologie separata el tiuj specioj pro sia fiŝkaptada kutimaro kaj pro la grando kaj naturo de ties predo.[1] Estas ankaŭ internaj populacioj en Niĝerio kaj ĉirkaŭ la Lago Ĉado, kaj en Orienta kaj Suda Afriko el Sudano suden. Ĝi povas troviĝi ĉirkaŭ la Ruĝa Maro, kie ĝi estas foje menciata kiel Ruĝamara blankabrusta kormorano.

Referencij[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 J.A. Harrison, D.G. Allan, L.G. Underhill, M. Herremans, A.J. Tree, V. Parker, C.J. Brown (eld.). The Atlas of Southern African Birds. Publikita de BirdLife South Africa, P.O. Box 84394, Greenside 2034, Johanesburgo, Sudafriko 1997 ISBN: 0 620 20729 9
  2. Brooke RK, Cooper J, Shelton PA, Crawford RJM. Taxonomy, distribution, population size, breeding & conservation of the Whitebreasted Cormorant, Phalacrocorax carbo, on the Southern African coast. Gerfaut 72, pp 188–220 1982.
  • Nekonata aŭtoro (1974) The status of the cormorants, Phalacrocorax carbo lucidus and Phalacrocorax carbo patricki. Bulletin of the British Ornithologists' Club, 94, 104-107.
  • Johnsgaard, P. A. (1993). Cormorants, darters and pelicans of the world. Washington DC: Smithsonian Institution Press.
  • Sibley, C. G., & Monroe, B. L. (1990). Distribution and taxonomy of birds of the world. New Haven CT: Yale University Press.
  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]