Saltu al enhavo

Blankaflugila dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaflugila dikbekulo

Blankaflugila dikbekulo
Blankaflugila dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Mycerobas
Specio: 'M. carnipes'
Mycerobas carnipes
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blankaflugila dikbekulo
Blankaflugila dikbekulo

La Blankaflugila dikbekuloBlankaflugila micerobo (Mycerobas carnipes) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Miceroboj, kiu enhavas speciojn kiuj kombinas nigran kaj flavan kolorojn kaj havas dikajn bekojn.

Ĝi povas troviĝi en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Irano, Birmo, Kazaĥio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj de juniperoj aŭ miksitaj de juniperoj kaj piceoj, arbustoj kaj similaj areoj de preskaŭ 2,000 al 3,000 m super marnivelo. Vintre malsupreniras al areoj de pomarboj, kratagoj kaj hundorozo.

Temas pri specio kun dika, mallonga kaj fortika ĉebaze beko, kiel aliaj dikbekuloj, kiu estas griza; la kruroj estas rozkolorecaj. Krom tio ĝi havas malhelajn (malhelbrunaj al nigrecaj) kapo, kolareo, dorso kaj brusto, dum estas flavaj la ventro kaj flugilstrio. La vosto kaj flugiloj estas nigrecaj, kaj tiuj montras krom la flavan pli markatan blankan flugilzonon.

Reproduktado faratas de paroj separataj almenaŭ 100-150 m unu disde alia. La nesto estas konstruata nur de la ino (masklo akompanas) en junipero aŭ piceo je 0.4-17 m supergrunde el bastonetoj, herbotigoj kaj muskeroj kovrite de junipera ŝelo. Oni trovas ovarojn de 2-5 ovoj el fino de marto al komenco de septembro, kaj ĉefe el meza majo al fina julio. Post perdo de la unua ovaro povas okazi dua ovodemetado, sed kelkaj paroj ĉiukaze faras tion, kio estis konstatita per kolorringado (Kovshar, 1977). Ambaŭ gepatroj kovas dum 14-16 tagoj kaj manĝigas la idojn; elnestiĝo okazas post 20 tagoj. Diso al pli malaltaj altitudoj en aroj de 10-20 birdoj komencas en novembro, kaj la lastaj birdoj estis observitaj tie en komenco de aprilo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]