Blankagorĝa saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa saksikolo
Blankagorĝa saksikolo
Blankagorĝa saksikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. insignis
Saxicola insignis
(Gray, 1846)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa saksikoloHodgsona saksikolo, Saxicola insignis, estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola.

Temas pri mezgranda saksikolo 17 cm longa. La masklo havas tre blankajn gorĝon kaj kolflankojn, krom blankaj pugoj kaj flugilmakulo. Estas nigraj kapo, nuko, dorso, flugiloj (escepte la blankaj partoj) kaj vosto. La subaj partoj estas ruĝoranĝaj kaj iĝas pli palaj en ventro. La ino havas helan superokulan strion, palan gorĝon kaj helan kronon kaj dorson. Simila specio estas la Komuna saksikolo S. torquata, sed estas pli malgranda, ne havas blankan flugilmakulon kaj havas nigran gorĝon.

La voĉo de la Blankagorĝa saksikolo estas metaleca tek-tek.

La Blankagorĝa saksikolo reproduktiĝas en la alpaj aŭ subalpaj herbejoj kaj arbustejoj de la montoj de Mongolio kaj apudaj partoj de Rusio. Ili vintrumas en la terai de Nepalo kaj norda Barato, ĉe sekaj kaj humidaj herbejoj, kanejoj kaj tamarikejoj laŭlonge de riverbordoj kaj ankaŭ en plantejoj de sukerkano.

Tiu specio estis klasita kiel Vundebla de BirdLife International. La plej damaĝa minaco ŝajne estas la rapida perdo de herbejoj en ties vintrejaj areoj. Protektareoj ĉe tiuj vintrejoj estas la Nacia Parko Kaziranga, la Nacia Parko Jim Corbett kaj la Nacia Parko Manas, Barato, kaj la Grurezervejo Lumbini, la Nacia Parko Royal Chitwan kaj la Rezervejo Sukla Phanta, Nepalo. La nuntempa populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 2,500 kaj 10,000 dum la teritorio estas ĉirkaŭ 230,000 km2. Tamen malpliiĝas tiom ke en Nepalo oni kalkulis nur 110 individuojn en 1998. Oni scias malmulte pri la reproduktaj areoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]