Blankakrona kosifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona kosifo
Blankakrona kosifo
Blankakrona kosifo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. albicapilla'
Cossypha albicapilla
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakrona kosifo (Cossypha albicapilla) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Tiu ĉi specio estas ege simila al la proksime parenca Neĝokrona kosifo, tio estas ambaŭ havas nigrecajn bekon kaj suprajn partojn tre kontrastajn kun la ruĝoranĝaj subaj partoj inklude kolumon al la nuko. La vosto estas nigreca centre kaj ruĝoranĝa ekstere. Plej rimarkinda karaktero estas blanka krono el la nigra beko al la ruĝoranĝa nuko, kio nomigas la speciojn, kiuj havas tiom similajn nomojn; tiu ĉi montras diritan econ ankaŭ en la latina scienca nomo kie albicapilla signifas “kun blanka krono”. La diferencoj inter ambaŭ kuŝas je la amplekso de la blanka krono kaj de la ruĝoranĝa kolumo kiu ĉe tiu ĉi specio ne okupas ankaŭ la ŝultrojn. La kruroj estas gricecaj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko ĉefe el Sahelo al Golfode Gvineo kaj orienten ĝis Etipio kaj suden ĝi Kameruno nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Malio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano kaj Togolando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika humida arbustaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]