Punktoventra koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankavanga koturno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavanga koturno
Blankavanga koturno
Blankavanga koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Colinus
Specio: C. leucopogon
Colinus leucopogon
(Lesson, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Blankavanga koturnoPunktoventra koturno, Colinus leucopogon, estas malgranda surgrunde loĝanta birdo de la familio de Amerikaj koturnojOdontoforedoj. Ĝi estas foje konsiderata samspecifa kun la Krestokoturno, Colinus cristatus. Ĉar tiu lasta specio etendas norde al Kostariko, verŝajne ambaŭ specioj koincidos en teritorioj future, sed la subspecio de la Blankavanga koturno de Kosta-Riko estas la malplej simila al la Kresta. Krome kaj male ofte diversaj subspecioj estis konsiderataj plenaj specioj.

La Blankavanga koturno loĝas en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo kaj Kosta-Riko en malferma savano kun arbustoj kaj arboj, kampoj, herbejoj kaj aliaj malfermaj arbaroj de malaltaj kaj mezaj teroj de norda deklivaro de Pacifiko kaj de Centra Valo, de altitudoj variaj de marnivelo ĝis 1500 m. La populacioj estas fragmentataj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas 22–24 cm longa kun enverguro de 36 cm kaj montras geografie varieblajn masklajn plumarojn inter siaj ses subspecioj. Ĉiuj formoj havas brunan dorson kun sur nigra fono blanka punkteco en nuko kaj kolflankoj. La kapo havas blankan superokulon, malhelan traokulan strion, blankan aŭ brunan gorĝon kaj mallongan kreston. La suba ventro havas rondoformajn blankajn punktojn (kio estas tialo por alternativa komuna nomo) ĉefe ĉe inoj, sed la resto de subaj partoj estas pala, tute punkteca, aŭ punkteca kun ruĝecbruna brusto depende de la subspecio. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj. La masklo pezas 140 g averaĝe (115-144 gr). La ino estas pli senkolora ol la masklo kun senkolora superokulo kaj makuleca gorĝo; ŝia averaĝa pezo estas 115 g.

La kanto, plej ofte elsendita de maskloj printempe kaj somere, estas ascenda, aspra kanto ofte priskribita kiel bob-ŭaj!.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Blankavanga koturno estas diskreta birdo kiu kutime kaŝiĝas. Ili detekteblas pro siaj akraj krioj, kutimaj dum la reprodukta sezono el ripozejoj. Ili formas grupojn de 3 al 15 birdoj for de la reprodukta sezono. Kaze de ĝenado ili kuniĝas antaŭ kuri. Kaze de eksploda ekflugo ili faras nur mallongan distancon antaŭ kuniĝi en ŝirmejo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas monogama. La reprodukta sezono okazas maje al septembro, iom pli malfrue en Salvadoro. La nesto estas grunda truo kovrita el herboj. Kaj maskloj kaj inoj kovas en nesto, sed ĉe plej parto de nestoj hegemonie kovas inoj. Ovaro estas de 10 blankaj ovoj. La idoj estas frumaturaj kaj elnestiĝo okazas proksimume 24 horojn post eloviĝo.

Tiu timida specio manĝas semojn kaj insektojn, tiujn lastajn ĉefe dum la reprodukta sezono. Ĝi estas aktiva ĉefe frumatene kaj vespere.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas kutime ses subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • incanus (Friedmann, 1944) - suda Gvatemalo.
  • hypoleucus (Gould, 1860) - okcidenta Salvadoro kaj apuda Gvatemalo.
  • nomiga leucopogon (Lesson, 1842) - sudorienta Salvadoro kaj okcidenta Honduro.
  • leylandi (Moore, 1859) - nordokcidenta Honduro.
  • sclateri (Bonaparte, 1856) – sudokcidenta kaj centra Honduro al nordokcidenta Nikaragvo.
  • dickeyi (Conover, 1932) – nordokcidenta kaj centra Kosta-Riko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]