Blankaventra paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaventra paruo
Blankaventra paruo
Blankaventra paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. albiventris
Parus albiventris
(Shelley, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaventra paruo (Parus albiventris) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj.

Ĝi estas simila al proksimaj parencoj kiaj la Blankaŝultra paruo, la Blankaflugila nigra paruo, la Suda nigra paruo kaj la Karpa paruo, tio estas ĝenerale nigra birdo kun rimarkinda blanka flugilmakulo, sed kiel distingilo tiu specio montras pli blankan makulon kaj ĉefe blankan ventron, malkiel ĉe la aliaj samgenranoj, kiuj havas nigrecajn ventrojn, kaj tio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albiventris signifas precize “kun blanka ventro”.

Ĝi troviĝas en subsahara zono el la angulo de la Gvinea golfo nome el Kameruno kaj Niĝerio orienten al Kenjo, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]